Rossemaison

komunumo de Svislando

Rossemaison (la malnova, ne plu uzata germanlingva nomo de la komunumo estas Rottmund) estas komunumo en la distrikto Delemonto en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 561 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Rossemaison
Blazono de Rossemaison
Blazono de Rossemaison
Blazono de Ressemaison
Rossemaison
Rossemaison
Rossemaison
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Delemonto
Koordinatoj  47° 20′ 50″ N 7° 20′ 25″ O / 47.34722 °N, 7.34028 °O / 47.34722; 7.34028 (mapo)Koordinatoj: 47° 20′ 50″ N 7° 20′ 25″ O / 47.34722 °N, 7.34028 °O / 47.34722; 7.34028 (mapo)
Nombro de loĝantoj 561
Areo 1,89 km²
Alteco 455 m super marnivelo
Poŝtkodo 2842
Komunumkodo 6721
Mapo de Rossemaison
Mapo de Rossemaison
Situa mapo de Rossemaison
vdr

Geografio redakti

Rossemaison situas 2 kilometrojn sude de la kantonĉefurbo Delemonto, ĉe la norda deklivo de ĉeno de la Falda Ĵuraso. La suda parto de la komunumo apartenas al la centro de la frukta Valkaldrono de Delemonto kun intensiva agrikulturo. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,89 km², de kiuj 17% estas kovritaj de arbaro, la plej granda parto de la areo, nome 71%, servas por agrikulturo, dum 12% servas por setlado.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Rossemaison limas al en nordo al Delemonto, en oriento al Courrendlin, en sudo al Châtillon, kaj en okcidento al Courtételle.

Trafiko redakti

La vilaĝo mem situas flanke de la gravaj trafikvojoj, tamen ĝi estas bone atingebla. Ĉe la norda flanko de la komunumo preterpasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 18 de La Chaux-de-Fonds al Delemonto kaj la svisa aŭtovojo A16, al kiu la plej proksima alveturejo situas en distanco de nur unu kilometro oriente de la vilaĝo. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la buslinio de Châtillon al Delemonto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio Rossemasion datiĝas el la jaro 1194 kiel Rondemunt. El la jaro 1462 datiĝas mencio kiel Rosemason. Rossemaison apartenis ĝis la Franca Revolucio de 1792 al la Paroĥaro Moutier-Grandval, kiu estis parto de la Pricepiskopejo Bazelo. Tiam dum unu jaro la vilaĝo apartenis al la Raŭraka Respubliko por poste aparteni de 1793 ĝis 1815 al Francio, unue kiel parto de la departemento Mont-Terrible kaj poste de la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la regionon al la svisa Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Rossemaison apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti