Rostostango

Rostostango (aŭ trapikilo) estas maldika metal- aŭ lignobastono, uzata por teni pecetojn da nutraĵo (plej ofte viandaĵo) por rosti ĝin.

rostita ŝafaĵo

Metala rostostango estas tipe el senrusta ŝtalo kun pintigita fino kaj ofte iom tordita aŭ entranĉita surfaco por malfaciligi defalon de la nutraĵo.

Ŝatataj nutraĵoj rostitaj per rostostango redakti

ŝaŝliko (rusa kuirarto), kebabo (irana), jakitorio (japana), lardo (ofte kun cepo) (hungara), sateo (indonezia)