Rototamo estas tamburo sen kaldrono. Ĝi konsistas el turnebla streĉringo el metalo, kiu streĉas unuopan felon. Per simpla turnado de la streĉringo oni povas ŝanĝi la felstreĉon. Oni ludas rototamon per bastonetoj.

Rototamo

Pro la manka kaldrono rototamoj sonas pli klare kaj pli mallaŭte ol normalaj tamoj, pro kio ili plej ofte aldoniĝas triope al normala frapinstrumentaro. Frapinstrumentaroj konsistaj nur el rototamoj estas maloftegaj.