Roudnice nad Labem

urbo en Ĉeĥio

Roudnice nad Labem estas urbo en Ĉeĥio kun 12 747 loĝantoj (2023) situanta en Bohemio sur la maldekstra bordo de rivero Elbo. Al la urbo apartenas apuda vilaĝo Podlusky.

Roudnice nad Labem
germane Raudnitz an der Elbe
urbo
Placo de Karolo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Roudnice nad Labem
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Litoměřice
Administra municipo Roudnice nad Labem
Historia regiono Bohemio
Monto Říp
Memorindaĵoj Roudnice nad Labem kastelo, Belvedero de Kratochvíl
Rivero Elbo
Situo Roudnice nad Labem
 - alteco 195 m s. m.
 - koordinatoj 50° 25′ 25″ N 14° 15′ 14″ O / 50.42361 °N, 14.25389 °O / 50.42361; 14.25389 (mapo)
Areo 16,67 km² (1 667 ha)
Loĝantaro 12 747 (2023)
Denseco 764,67 loĝ./km²
Tabulo Malsupraohara tabulo
Unua skribmencio 1167
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 413 01
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0423
NUTS 5 CZ0423 565555
Katastraj teritorioj 2
Partoj de urbo 2
Bazaj setlejunuoj 21
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Roudnice nad Labem
Retpaĝo: www.roudnicenl.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Kastelo en Roudnice; vido el hotelo sur Placo de Karolo

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kleneč, Krabčice, Vědomice, Židovice, Přestavlky, Nové Dvory, Dobříň, Černěves kaj Dušníky.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio okazis en la jaro 1167. La sinjorujo estis posedaĵo de la pragaj episkopoj, kiuj ĉi tie en la 13-a jarcento lasis konstrui burgon de la franca tipo. Roudnice iĝis urbo antaŭ la jaro 1279. La pragaj episkopoj kaj ekde la jaro 1344 ĉefepiskopoj proprietis la urbon ĝis la husanaj militoj en la jaro 1421 konkeris la urbon husanoj, poste posedantoj alternis. Industria evoluo estas kunigita kun alkonduko de fervojo en la 19-a jarcento. En la jaro 1910 estis konstruita nova ponto, en kies fundamentoj estas masonigita la malnova ponto.

En la jaroj 16521684 sur la loko de la burgo Lobkovic-anoj igis konstrui monumentan barokan kastelon. La kvarala, duetaĝa konstruaĵo kun rajdistejo kaj parko estis sidejo de armea muziklernejo. La kastelo ne estas publike alirebla, en la eksa rajdistejo estas galerio de belaj artoj de la 19-a kaj la 20-a jarcentoj. La kolektaro el Roudnice estis transveturigita en kastelon en vilaĝo Nelahozeves.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18694 937
18805 942
18907 187
19007 986
19109 249
19218 905
JaroLoĝantoj
19309 261
19508 499
196110 541
197011 155
198013 956
199113 562
JaroLoĝantoj
200113 132
201112 915
201412 949
201612 995
201712 949
201812 981
JaroLoĝantoj
201912 967
202012 847
202112 372
202212 506
202312 747

Personoj redakti

El famaj personecoj en Roudnice naskiĝis aŭtoro de Masopust Vavřinec Leandr Rvačovský (15291591), historiisto de artoj Max Dvořák (18741921), pentristo Otakar Nejedlý (18831957). En la jaro 1364 ĉi tie mortis ĉefepiskopo Arnošt el Pardubice, restadis ĉi tie la itala poeto Francesco Petrarca (13031374). En la urbo vivis poeto Josef Hora (18911945), en ĉi tiea gimnazio abiturientiĝis verkisto Fráňa Šrámek.