Rourkela (populare Ispat Nagar) estas metropolo en subŝtato Odiŝo en orienta Barato.

Rourkela
Metropolo
urbo
Administrado
Poŝtkodo 7690xx
Demografio
Geografio
Geografia situo 22° 15′ N, 84° 53′ O (mapo)22.24916666666784.882777777778Koordinatoj: 22° 15′ N, 84° 53′ O (mapo) [+]
Alto 216 m [+]
Areo 90 km² (9 000 ha) [+]
Rourkela (Odiŝo)
Rourkela (Odiŝo)
DEC
Rourkela
Rourkela
Situo de Rourkela
Rourkela (Barato)
Rourkela (Barato)
DEC
Rourkela
Rourkela
Situo de Rourkela

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rourkela [+]
vdr
Nova ponto
Panoramo en Rourkela

Geografio redakti

Rourkela etendiĝas ĉe kunfluejo de 2 riveroj en montetaro en alteco alteco de 219 m. La areo proksime de Rourkela estas riĉa je ferercoj. Ĝamŝedpur troviĝas 152, subŝtata ĉefurbo Bhubanesvar 238, Asansol 271, Kolkato 364, ĉefurbo Delhio 1047, Ĉenajo 1129, Mumbajo 1303 kilometrojn (aere) [1].

 
Konstruaĵo en Rourkela

Demografio redakti

En 2011 Rourkela havis 536,450 da loĝantoj.

Historio redakti

Areo de Rourkela iam estis densa arbaro, kiu estis ŝatata ĉaskampo de la regantoj. En la malfruaj 1950-aj jaroj la urbo estis la plej granda germana kolonio ekster Germanio, ili komencis la ŝtalfabrikadon. Tiu logis la komercistojn kaj ankaŭ la fervojo evoluis.

Ekonomio redakti

Rourkela estas la industria ĉefurbo de Odiŝo pro la ŝtalfabrikado, tial oni fondis ankaŭ altlernejojn.

Trafiko redakti

Pro la industriaĵoj Rourkela estas bone ligita voje kaj fervoje al la tutlandaj retoj. Ankaŭ pontoj helpas la trafikon, krome ekzistas privata flughaveno tamen sen publika trafiko.

Eduko redakti

En Rourkela kolegioj, institutoj kaj universitatoj signifas la altan edukon.

Religio redakti

La loĝantoj estas hinduoj (82%), islamanoj (8%), kristanoj (7%) kaj aliaj.

Klimato redakti

Rourkela havas tropikan klimaton kun musono. La averaĝa pluvo jare estas 1448 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen pli ofte inter junio-septembro. La temperaturo varias inter 19-33 °C.

Fontoj redakti

  • WikiTrans


Instituto en Rourkela