La Roza flamengoGranda flamengo (Phoenicopterus roseus) estas la plej disvastiĝanta specio de flamengo, ĉar ĝi ekzistas en Afriko, suda Azio (marbordaj regionoj de Pakistano kaj Barato) kaj suda Eŭropo (Hispanio, Albanio, Turkio, Grekio, Kipro, Portugalio, Italio kaj Kamargo, nome suda regiono de Francio). Kelkaj populacioj estas mallongdistance migrantaj, kaj vidaĵoj el nordo de la reprodukta teritorio estas relative oftaj; tamen, pro la speciala populareco de la specio en kaptiveco, ĉu tiuj estas aŭ ne veraj naturaj individuoj estas temo por debato. Oni vidis ununuran birdon en Nordo de Kokosinsuloj en 1988. La Roza flamengo estas la ŝtata birdo de Guĝarato, Barato.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Roza flamengo

Notu la kolordiverson ĉe flugiloj
Notu la kolordiverson ĉe flugiloj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Fenikopteroformaj Phoenicopteriformes
Familio: Fenikopteredoj Phoenicopteridae
Genro: Fenikoptero Phoenicopterus
Specio: P. roseus
Phoenicopterus roseus
Pallas, 1811
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Phoenicopterus antiquorum

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Phoenicopterus roseus -Bhigwan, Maharashtra, India -four-8.jpg
Phoenicopterus roseus -Bhigwan, Maharashtra, India -four-8

Aspekto redakti

Temas pri granda specio (nome la plej granda inter flamengoj, 110 ĝis 150 cm altaj kaj 2–4 kg pezaj)[1] tre proksima al la Ruĝa flamengo kaj al la Ĉilia flamengo kun kiuj ĝi estis konsiderata sama specio, sed tiu traktado estas nune amplekse vidata (ekz., de la usonaj kaj britaj ornitologaj unioj) kiel malĝusta kaj baza sur nesufiĉa pruvo.

Ĝi estas tre svelta, blanka al rozkolora vadbirdo. La kruroj kaj kolo estas tre longaj, la beko kliniĝas angule suben. La plumaro estas rozblanka, sed la flugilkovriloj estas ruĝaj kaj la flugoplumoj (unuarangaj kaj duarangaj) estas nigraj. La beko estas grandega, anguleca kaj rozkolora kun nigra pintoduono. La kruroj estas tute rozkoloraj. La iriso estas, malkutime inter helaj birdoj, blankeca. La roza koloro venas de la pigmentoj de karotenoido de la algoj kaj ĉefe krustuloj kiujn ili konsumas[2].

La junbirdoj estas grizbrunaj.

Ĝi flugas kun etendita kolo kaj kruroj. La alvoko esta ansereca hupado. La Roza flamengo dormas stare sur unu[3] aŭ du kruroj, kun la kapo kaŝe sub flugilo. Male al plejparto de birdoj, pro ties alto, la flamengoj devas fari kelkajn metrojn de elano por ekflugi el akvo. Migrante, ili flugas en formado, tenante kolon kaj krurojn etendaj. La flugilfrapado, pova kaj regula, pelas ilin je 60 km/h dum etapoj de kelkaj centoj de kilometroj.

Kutimaro redakti

 
La observo de la skeleton montras riĉan nervaron por filtrado.

Ĝi paŝadas moŝte, majestece, ili serĉas nutron per la beko kaj kapo en la malprofundan akvon. Ĝi moviĝas grupe.

Ĝi eligas voĉon ĉefe dum flugado.

Kiel aliaj flamengoj, tiu ĉi specio demetas nur unu blankan ovon (fije 2) en kota nesto, sur kotaĵoj en la akvom kaj uzinte vegetalan rubaĵon, kio provokas malagrablan odoron. Ĝi nestas kolonie, ekzemple en suda Francio, en grandaj aroj kiuj povas enhavi ĝis 200,000 parojn monogamajn. La kovado daŭras 30 tagojn. El kiam la idoj ekpiediras, ili kuniĝas ĉe "infanvartejoj" kontrolataj de plenkreskuloj.

Vivejo kaj manĝo redakti

La Roza flamengo vivas ĉe malprofundaj lagunoj, apud riveroj, salaj lagoj, marĉetoj, kotejoj ktp. Uzante siajn piedojn, tiu birdo kirlas la koton, kaj poste suĉas akvon tra sia beko kaj elfiltras planktonon, vermojn, malgrandajn salikokojn, semojn, bluverdajn algojn, mikroskopajn organismojn, fiŝetojn, insektajn larvojn kaj moluskojn. La beko de la Roza flamengo havas malgrandajn filtrilojn nome fanon kiuj permesas filtri la akvon kaj ŝlimon.

Teritorioj redakti

La specio vivas ĉe lagoj kaj salaj kaj duonsalaj, same kiel ĉe marbordaj lagunoj kaj marĉoj de suda kaj orienta Afriko (ĉefe en marbordaj regonoj), suda Eŭropo (inklude Hispanion, Sardion, Sicilion kaj Kipron), sudorienta Azio (inklude Turkion), ĝis Barato. En Hispanio ĝi nestumas en lagetoj kaj lagunoj de sudo kaj oriento (Mediteraneo), en Francio (Kamargo), kaj en disaj zonoj de Italio kaj Grekio. Nombraj flamengoj devenaj de tiuj zonoj pasigas vintron, kaj foje grandan parton de la cetero de la jaro, en malsekejoj de Nordafriko. Ĉirkaŭkalkulo de 2022 en Delto de Ebro markis rekordon de vintrumado (21 146 individuoj en Januaro).[4]

Kaptiveco redakti

La unua registrita bestoĝardena eloviĝo okazis en 1959 en la bestoĝardeno de Bazelo. Tie funkcias bestoĝardena programo kaj ĉirkaŭ 400 birdoj eloviĝis kun averaĝo de inter 20 kaj 27 jare ekde 2000. [5]

Ĉar tiu bazela programo estas eksterordinara sukcesa kaj mankas tie loko por tiom da birdoj, plej el la flamegoj estas sendataj al bestoĝardenoj tutmonde. Pro tia historio kaj la granda nombro de birdoj eloviĝintaj en Bazelo ekde 1959, oni povus konkludi, ke plej el la bestoĝardenaj kolonioj de Rozaj flamingo tutmonde rilatas al tiu de Bazelo.

Vivodaŭro redakti

 
Kolonio de flamengo en bestoĝardeno.

La averaĝa vivodaŭro en kaptiveco, laŭ la bestoĝardeno de Bazelo, estas ĉirkaŭ 60 jaroj.

La plej aĝa konata Roza flamengo, loĝanta en la bestoĝardeno de Adelajdo en Aŭstralio, estas almenaŭ 77jaraĝa. La preciza aĝo de tiu birdo ne estas konata; tamen, li estis jam matura plenkreskulo kiam li alvenis en Adelajdon en 1933, kaj li estis ankoraŭ tie en 2011.[6]

Minacoj redakti

En la Rann (dezerto) de Kaĉ, nome sala marĉo de Barato kaj Pakistano, la Rozaj Flamengoj estas foje elektrokutataj kiam ili sidas sur elektraj kabloj de 1000 vatoj ĉer ties reproduktaj areoj. Ĵuse oni registris 139 mortojn oficiale en la regiono.

Agloj, mevoj atakas la junajn flamengojn, sed la Marabuoj estas la plej terura malamiko de la Roza flamengo: ili ĉasas ankaŭ la plenkreskajn flamengojn.

Ĉar temas pri tre gregema specio, naturaj katastrofoj povas draste damaĝi la populaciojn de tiu specio. En lageto de Pétrola, provinco Albacete, Hispanio, forta hajlo okazigis la 31an de Aŭgusto 2015 morton de pli ol 300 flamengoj. Tie la specio reproduktiĝis almenaŭ 6 sezonojn, kiaj de 2012 al 2015, kiam estis 2 100 paroj kaj naskiĝis ĉirkaŭ 530 flamengidoj.[7]

Protektado redakti

 
Ĉe Moulouya

La Roza flamengo profitas de protekto danke al la Birda Direktivo de la Eŭropa Unio kaj tiele estas malpermesata ilin detrui, kripli, kapti aŭ elpreni, ĝeni intence aŭ sennaturigi, same kiel detrui aŭ enporti ties ovojn aŭ nestojn kaj detrui, ŝanĝi aŭ degradi ties medion. Sendepende ĉu ili estas vivaj aŭ mortaj, dame estas malpermesata transporti, uzi, teni, vendi aŭ aĉeti ilin.

En fikcio redakti

Rozaj flamengoj gigantaj utilas kiel rajdobestoj por Kamarganoj en la romanoj de The History of the Runestaff.

En porinfana literaturo, estas Rozaj flamengoj kiuj utilas kiel kroket-marteloj en la ludo organizita de la Reĝino de koroj de La aventuroj de Alicio en Mirlando.

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-02-26. Alirita 2012-06-26.
  2. National Geographic, Francio. Numero de februaro 2011
  3. Faldi ĝian longan kruron ne kovrita de plumoj permesas ĝin konservi plej varmon eblan, ĉefe se oni estas enakve, malpliiĝante tiele la temperaturajn ŝanĝojn; oni trovas tiele malpli da flamengoj dormantaj sur unu kruro kiam la temperaturo de la aero estas alta, kaj malpli da flamengoj dormantaj sur unu kruro surtere ol en akvo (Sciences et Vie, nº 1109 (februaro 2010), paĝo 104; side ili estus pli facile atingataj de predanto
  4. Informo de la Delto de Ebro, citita en "Aves de España", en Aves y naturaleza, nº 38, p 12.
  5. 50 years of flamingo breeding. Basler Zeitung (13a de aŭgusto 2008). Alirita 21a de marto 2010.
  6. Australia youths "maul flamingo". BBC News Online (30a de Oktobro 2008). Alirita 2009-04-17.
  7. "Aves de España", en Aves y naturaleza, nº 19, 2016, Madrido, SEO BirdLife, paĝo 14.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti