La Rozkapa parulio, Ergaticus versicolor, estas malgranda paserina birdo de la familio de Paruliedoj kaj endemia de la sudokcidentaj altaj teroj de Gvatemalo kaj la centraj kaj sudorientaj altaj teroj de la meksikia subŝtato de Chiapas. Plenkreskulo estas ĉefe ruĝa, kun arĝentorozaj kapo kaj brusto. Ĝi estas iom komuna al komuna specio de loĝantaj birdoj ĉe humidaj al duonhumidaj arbaroj de pin-kverko, pin-ĉiamverdaj kaj ĉiamverdaj kaj arbarbordoj, je altitudoj el 1800 – 3500 m super marnivelo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rozkapa parulio
Rozkapa parulio
Rozkapa parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Ergaticus
Specio: 'E. versicolor'
Ergaticus versicolor
(Salvin, 1864)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

Kiam Osbert Salvin unuafoje priskribis la Rozkapan parulion en 1864, li atribuis ĝin al la genro Cardellina — la sama genro de la Ruĝfrunta parulio. Ĝi estis ankaŭ atribuita al Setophaga, la genro de la Ruĝvosta parulio, antaŭ esti movita al la nuna genro, Ergaticus, en 1881.[1] Ĝi estas monotipa ene de sia limigita teritorio, sed formas superspecion kun la Ruĝa parulio, kiu troviĝas en la altaj teroj de Meksikio, norde de la Istmo de Tehuantepeko. Spite la disaj populacioj kaj konsiderinde diferencaj plumaroj, ambaŭ specioj estis foje konsiderataj samspecifaj.[2]

La komuna nomo de la Rozkapa parulio estas aludo al ties plej rimarkinda eco. La nomo de la genro Ergaticus estas latinigita versio de la antikva greka ergatikos, signife "laborema",[3] dum la specinomo, versicolor, estas latina por "de ŝanĝeblaj aŭ variaj koloroj".[4] Tio lasta estas aludo al la ŝanĝebla kapokoloro de la parulio, kiu — depende de la angulo de la rigardanto — ŝajnas ĉu helroza ĉu pli ruĝa ol la cetero de ties korpo.[5] En hispana tiu specio estas nomata "Cabeza plateada" tio estas "arĝentokapa".[6]

Aspekto redakti

La Rozkapa parulio estas 12.5 al 13.5 cm longa,[7] kaj pezas 10 g. Ambaŭ seksoj havas similan plumaron, kvankam inoj estas averaĝe iom pli senkoloraj.[2] Plenkreskulo havas malhelruĝajn suprajn partojn kun pli nigrecaj flugiloj kaj vosto, arĝentorozan bruston kaj rozecruĝajn subajn partojn. La kapo estas arĝentoroza, kun tre ruĝecaj frunto kaj bridoj[7] kaj malhelbrunaj irisoj.[8] La beko estas nigreca, foje montrante iom da kornokoloro en la suba makzelo, kaj la kruroj estas karnokoloraj.[7]

Junulo estas tre bruna kun iome pli palaj subaj partoj.[7] Tamen tiu plumaro estas tuje ŝanĝita. Fine de la somero junaj birdoj estas apenaŭ nedistingeblaj el plenkreskulo; nur ne neostiĝaj kranioj distingas ilin.[9]

Habitato kaj teritorio redakti

La Rozkapa parulio estas endemia de la altaj teroj de centra kaj orienta Chiapas en Meksikio, kaj ĉefe de sudokcidenta Gvatemalo.[6] Ĝi estas sufiĉe komuna al komuna specio de loĝantaj birdoj de humidaj al duonhumidaj arbaroj de pin-kverko, pin-ĉiamverdaj aŭ ĉiamverdaj kaj arbarbordoj, je altitudoj de 1800 – 3500 m super marnivelo.[7] Kvankam ĝi preferas arbarojn kun densa, neĝenata subkreskaĵaro, ĝi troviĝas ankaŭ ĉe ĝenata arbaro kun damaĝata subkreskaĵaro en ties teritorioj de Gvatemalo; supozeble tio estas subtaŭga habitato.[2]

Kvankam estas inter la specioj eble loĝantaj en Salvadoro, ĝi ne estis ankoraŭ vidata tie.[10]

Kutimaro redakti

Manĝo kaj manĝado redakti

La Rozkapa parulio estas insektomanĝulo kiu plukas insektojn kaj aliajn senvertebrulojn el la vegetaĵaro (ĉefe en densa subkreskaĵaro)[2] kaj farante ekflugetojn sekve de flugantaj predoj.[11] Ili tipe manĝas inter 2 kaj 5 m supergrunde, nur rare super 7 m — escepte dum la reprodukta sezono, kiam la masklo povas ĉasi ĉe la arbopintoj el kiuj li kantas, tiom alte kiom ĝis 15 m alte.[11] Tiu specio ofte kuniĝas al miksita kunmanĝantaro kiu preterpasas sian teritorion.[2] Estas ioma pruvo ke vulkanaj erupcioj, kiuj povas ŝirmi vegetaĵaron per densa cindro kaj damaĝi la insektajn populaciojn, kaŭzas malpliiĝon ĉe la nombroj de Rozkapaj parulioj.[7][11]

Reproduktado redakti

La kupolo-forma nesto de la Rozkapa parulio estas farata el pinpingloj kaj kovrita per musko. Konstruita surgrunde, ĝi havas flankan enirejon.[2] La ino demetas 2–4 ovojn,[7] kiujn nur ŝi kovas dum 16 tagoj.[12] Ŝi pasas ĉirkaŭ 71 % de sia tempo en la nesto dum la kovado, laŭ temperoj de 13–35 minutoj (averaĝe po 20.1 minutoj) kun rompoj de 4–13 minutoj (averaĝe po 8.3 minutoj).[13]

Junulo de Rozkapa parulio havas ruĝan buŝon.[14]

Konservado kaj minacoj redakti

Laŭ la Ruĝa Listo de IUCN de Minacataj Specioj ĝi estas klasita kiel Vundebla: "Tiu specio havas malgrandan teritorion, kiu malpliiĝas pro konstanta senarbarigo. Restanta habitato estas sufiĉe malgranda por taksi la specion kiel Endanĝerita, sed ĝi estas klasita kiel Vundebla ĉar estas ĵusaj vidaĵoj el pli da kvin lokoj." Tiu birdo estas nekomuna en Chiapas sed iĝas pli komuna en Okcidenta Gvatemalo laŭ la IUCN kaj la Guatemalan Birding Resource Center.

En 1898, ĝi estis priskribita kiel "komuna en la altaj teroj de centra Chiapas".[15] Dum lastaj jaroj ĝi iĝis la malplej komuna de ĉiuj ĉu vintrantaj ĉu loĝantaj parulioj en la altaj teroj de norda Chiapas, baze sur la lastaj enkalkuloj.[16]

La totala populacio estas ĉirkaŭkalkulata je 20,000 al 50,000 individuoj, sed malpliiĝas en malgranda teritorio de ĉirkaŭ 17,100 km².

Referencoj redakti

  1. Ridgway, Robert. (1901) The birds of North and Middle America. Washington, D.C.: Government Publishing Office, p. 759–760. ISBN 111257414X.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Curson, John. (1994) New World Warblers. London: Christopher Helm, p. 192–3. ISBN 0-7136-3932-6.
  3. Jaeger, Edmund C. (1978) A Source-Book of Biological Names and Terms. Springfield, IL: Charles C. Thomas, p. 95. ISBN 0-398-00916-3.
  4. Lewis, Charlton Thomas. (1915) An Elementary Latin Dictionary. Nov-Jorko: American Book Company, p. 911.
  5. (25 March 1954) “Life Histories of Central American Birds”, Pacific Coastal Avifauna (PDF) 31, p. 339–345.  Arkivigite je 2012-08-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-08-29. Alirita 2021-08-19.
  6. 6,0 6,1 (20 December 1957) “Distributional Check-List of the Birds of Mexico, part 2”, Pacific Coast Avifauna 33, p. 276.  Arkivigite je 2012-08-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-08-29. Alirita 2021-08-19.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 7,6 Howell, Steve N.G. (1995) A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America. Oxford University Press. ISBN 01985401124.
  8. Dearborn, Ned. (1907) Catalogue of a Collection of Birds from Guatemala. Ĉikago: Field Museum of Natural History, p. 131.
  9. (March 1962) “The Avifauna of the Soloma Region in Huehuetenango, Guatemala”, The Condor (PDF) 64 (2), p. 140–153.  Arkivigite je 2012-08-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-08-29. Alirita 2010-07-16.
  10. Avian Diversity in El Salvador”, The Wilson Bulletin (PDF) (4), p. 511–533.  Arkivigite je 2012-08-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-08-29. Alirita 2010-07-16.
  11. 11,0 11,1 11,2 (1997) “The Current Status of the Pink-headed Warbler Ergaticus versicolor in Chiapas, Mexico”, Cotinga (PDF) 9. 
  12. (December 1945) “Studies of Central American Redstarts”, The Wilson Bulletin (PDF) 57 (4), p. 217–242.  Arkivigite je 2012-08-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-08-29. Alirita 2010-07-16.
  13. (June 1962) “The Constancy of Incubation”, The Wilson Bulletin (PDF) 74 (2), p. 115–152.  Arkivigite je 2012-08-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-08-29. Alirita 2010-07-16.
  14. (March 1965) “Mouth Color of Nestling Passerines and Its Use in Taxonomy”, The Wilson Bulletin (PDF) 77 (1), p. 71–75.  Arkivigite je 2012-08-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-08-29. Alirita 2010-07-16.
  15. (April 1898) “Notes on Certain Species of Mexican Birds”, The Auk (PDF) 15 (2), p. 155–161.  Arkivigite je 2012-08-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-08-29. Alirita 2010-07-16.
  16. The Occurrence and Ecology of the Golden-cheeked Warbler in the Highlands of Northern Chiapas, Mexico”, The Condor (PDF) 96 (3), p. 684–691.  Arkivigite je 2012-08-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-08-29. Alirita 2010-07-16.

Eksteraj ligiloj redakti