Rozkonfitaĵo estas konfitaĵo, kiu konsistas el petaloj de rozoj, precipe de tiu de la specioj Rosa centifolia kaj damaska rozo

Por la preparo estas kuirita siropo el sukero kaj akvo, en kiu oni metas rozajn petalojn. La fluidaĵo fariĝas verdece violkolora kaj post la aldono de citronacido ĝi fariĝas brile travidebla kaj rubenruĝa. Per variado de la aldonaĵoj oni povas prepari diversajn rozkonfitaĵojn kaj –ĵeleoj.

Rozkonfitaĵo estas specialaĵo de la orienta kaj rusa kuirartoj.

Tradicie oni frandas rozkonfitaĵon dum somero kun glaso da malvarma akvo kaj en vintro anstataŭ sukero en teo.