Rozkrona fruktokolombo

La Rozkrona fruktokolombo, Ptilinopus regina, konata ankaŭ kiel Roztufa fruktokolombo estas mezgranda, ĝis 22cm longa, verda fruktokolombo kun grizaj kapo kaj brusto, oranĝa ventro, blankeca gorĝo, flavoranĝa irizo kaj grizverdecaj beko kaj kruroj. Ĝi havas rozecruĝan kronon (de kie venas la nomo) kun flava bordo. La indonezia subspecio, P. r. xanthogaster havas blankecan kronon kaj pli palgrizajn kapon kaj bruston. Ambaŭ seksoj estas similaj. Junuloj havas verdajn kronon kaj plumaron.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rozkrona fruktokolombo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Ptilinopus
Specio: P. regina
Ptilinopus regina
(Swainson, 1825)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Rozkrona fruktokolombo estas disvastigita en malaltaj pluvarbaroj de orienta Aŭstralio, kaj munsonaj arbaroj de norda Aŭstralio, insuloj Malgrandaj Sundaj Insuloj kaj Molukoj de Indonezio. La dieto konsistas ĉefe el variaj fruktoj, de palmojvitoj. La ino plej ofte demetas ununuran blankan ovon.

Disvastigita kaj komuna tra ĝis granda teritorio, la Rozkrona fruktokolombo estas konsiderata kiel Malpli Zorgo ĉe IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti