La Rozpipio (Anthus roseatus) estas mezgranda paserina birdo, membro de la genro de pipioj kaj familio de Motaciledoj (kiu enhavas ankaŭ la motacilojn kaj longungulojn) kiu reproduktiĝas en Afganio, Bangladeŝo, Butano, Ĉinio, Sudkoreio, Birmo, Nepalo, Pakistano, Barato, Tajlando kaj Vjetnamio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rozpipio
Rozpipio
Rozpipio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Motaciledoj Motacillidae
Genro: Anthus
Specio: 'A. roseatus'
Anthus roseatus
(Blyth, 1847)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu specio estas tre malhelbruna kaj strieca supre. Dum la reprodukta plumaro ĝi havas rozkoloran nuancon en subaj partoj (ĉefe en brusto), kio nomigas la specion kaj en komuna kaj en latina scienca nomoj, kaj kun tre markata malhela strieco en flankoj. En nereprodukta plumaro la rozkolora nuanco malaperas kaj la strieco kovras plej parton de brusto kaj flankoj. Estas tre markata hela superokula strio. La kruroj estas rozkolorecaj.

Origine nomata A. pelopus, tiu nomo rezuktis nevalida. Ĝia rilataro restas necertaj; eble formas kladon kun A. pratensis, A. cervinus, A. spinoletta, A. petrosus kaj A. rubescens. Ĝi estas monotipa.

Ĝi reproduktiĝas en montaroj de malproksima okcidenta Ĉinio (okcidenta Ksinjiango) suden al nordorienta Afganio kaj orienten tra Himalajo al nordorienta Barato (Arunaĉal-Pradeŝo), kaj en suda kaj orienta Ĉinio (centra Gansuo orienten probable al Nei Mongol kaj okcidenta Hebejo, suden al suda kaj orienta Ksizango, Junano, okcidenta Guizhou kaj okcidenta Hubejo); probable ankaŭ en pleja norda kaj nordorienta Birmo. Ĝi migras suden vintre al norda Barato (suden ĝis Raĝastano kaj Asamo), Bangladeŝo kaj norda Tajlando. Ili reproduktiĝas en alpaj herbejoj kaj rokaj deklivoj ofte ĉe fandiĝanta neĝo kaj marĉa grundo.

Referencoj redakti