Roztoky (distrikto Svidník)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Roztoky

Roztoky, hungare Végrosztoka [vEgrostoka] estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Roztoky
hungare: Végrosztoka
municipo
Vido al Roztoky
Oficiala nomo: Roztoky
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Svidník
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Ŝariŝo
Montaro Malaltaj Beskidoj
Situo Roztoky
 - alteco 366 m s. m.
 - koordinatoj 49° 23′ 21″ N 21° 29′ 36″ O / 49.38917 °N, 21.49333 °O / 49.38917; 21.49333 (mapo)
Areo 11,26 km² (1 126 ha)
Loĝantaro 357 (31.12.2011)
Denseco 31,71 loĝ./km²
Unua skribmencio 1435
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 090 11
Telefona antaŭkodo +421-54
Aŭtokodoj SK
NUTS 527785
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Roztoky, Svidník District
Retpaĝo: www.roztoky.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Roztoky situas sur deklivoj, laŭ traira flankovojo, laŭ la pola landlimo. Svidník troviĝas je 15 km.

Historio redakti

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1435 en formo "Roztoka". En la 1580-aj jaroj rutenoj alvenis. En 1787 335 vilaĝanoj loĝis en 54 domoj, en 1828 522 vilaĝanoj en 70 domoj. Komence de la 20-a jarcento multaj migris al Ameriko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Végrosztoka 414 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Felsővízköz, poste (jam kiel Roztoky) al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1945 pro la bataladoj preskaŭ la tuta vilaĝo detruiĝis. Poste multaj migris al Sovetunio (Ukrainio). En 2001 vivis en Roztoky 294 homoj, (206 slovakoj, 69 rutenoj).

Vidindaĵoj redakti