Ruĝa Moskeo estas la nomo de la Lal-Masjid-moskeo (urdue لال مسجد, Lal Masjid) en urbocentro de Islamabad, Pakistano. La moskeo estis konstuita en 1965 el ruĝaj bazaltaj ŝtonoj.

Ruĝa Moskeo
moskeo [+]
Koordinatoj33° 40′ 0″ N, 73° 10′ 0″ O (mapo)33.66666666666773.166666666667Koordinatoj: 33° 40′ 0″ N, 73° 10′ 0″ O (mapo)

Estiĝo1966

Ruĝa Moskeo (Pakistano)
Ruĝa Moskeo (Pakistano)
DEC

Map
Ruĝa Moskeo
Vikimedia Komunejo:  Lal Masjid [+]
vdr
thumbs
thumbs

Al ĝi apartenas la plej granda koranlernejo en Pakistano, kun pli ol dekmil gelernantoj. La spiritaj gvidantoj de la madraso estas ideologie ligitaj al la talibano kaj volas enkondukon de la islama rajto de la ŝario. La koranlernejon en 2007 gvidas Abdul Rashid Ghazi kaj lia frato Maulana Abdul Aziz.

La Ruĝa Moskeo estis loko pri interbatoj kaj tumultoj komence de julio 2007. Unuflanke staris la ekstremaj islamistoj, aliflanke polico, trupoj de la prezidento Pervez Musharraf.
Je la 10-a de julio 2007 Musharraf ordonis al sia armeo sturmadon de la Ruĝa Moskeo.

Eksteraj ligiloj redakti