La Ruĝa kanguruo (Macropus rufus) estas la plej granda el la kanguruoj, la plej granda mamulo indiĝena de Aŭstralio, kaj la plej granda nune vivanta marsupiulo. Ĝi troviĝas tra la tuta kontinenta Aŭstralio, evitante nur la plej fruktodonajn areojn en la sudo, la orientan marbordon, kaj la nordajn pluvarbarojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝa kanguruo

Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj (Mammalia)
Ordo: Diprotodontia
Familio: Macropodidae
Genro: Macropus
Specio: Macropus rufus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ino de Ruĝa kanguruo

Aspekto redakti

Tiu specio estas tre granda kanguruo kun longaj, pintecaj oreloj kaj kvadrateca muzelo. Maskloj havas mallongan, ruĝec-brunan felon, nuance al pala brunecflava sube kaj ĉe membroj. Inoj estas pli malgrandaj ol maskloj kaj estas bluec-grizaj kun bruneca nuanco, palgrize sube, kvankam aridzonaj inoj estas pli koloraj kvazaŭ maskloj. Ĝi havas du antaŭajn membrojn kun malgrandaj ungoj, du muskolajn malantaŭajn membrojn, kiuj estas uzataj por saltado, kaj fortan voston kiu estas ofte uzata por krei tripiedon dum starado kun rekta sinteno.

Ekologio redakti

Kutimaro redakti

Rilato al homoj redakti