La Ruĝaj KmerojRuĝaj Ĥmeroj (kmere ខ្មែរក្រហម, Khmêr Khrôm; prononco [kʰmaːe̯ kʰɽom]; france Khmers rouges) estis maoisma-naciisma gerila movado, kiu en 1975 akiris la ŝtatan potencon en Kamboĝo.

Ruĝaj Kmeroj
flago
organizaĵo
Komenco 30-a de junio 1951 vd
Sidejo Pnompeno
Ideologio

ultranaciismo • ĥmera naciismo

Fondinto(j) Son Ngoc Minh vd
Ĉefestro(j) Federico Dondo vd
vdr
Flago de la ŝtato "Demokratia Kamboĝo" (1975–1979).

La nomo devenas de la kamboĝa ŝtata popolo, la kmeroj, kaj de la simbola uzo de la ruĝa koloro por komunismo, kvankam la ekstreme brutala regado de la reĝimo kaŭzis ke la nomo nun aparte elvokas penson pri la koloro de sango. La Ruĝaj Kmeroj perforte volis ŝanĝi sian landon al ideologio de agrikultura komunismo. Kadre de tio la loĝantaro de la ĉefurbo Pnom-Peno estis preskaŭ komplete forpelita al la landa kamparo, kaj fine rezultiĝis escepte kruela genocido de la propra popolo, vidu Kamboĝa Genocido, kiu konatiĝis tutmonde. Ĝis la fino de la movada regado en 1978, laŭ internaciaj taksoj inter 1,7 kaj 2,2 milionoj da kamboĝanoj estis murditaj. Post la forpelo de la Ruĝaj Kmeroj fare de invada armeo el Vjetnamio en 1978, la Ruĝaj Kmeroj ree iĝis gerila organizaĵo, kiu kadre de la Malvarma Milito parte ricevis subtenon de nekomunismaj, okcidentaj ŝtatoj kiel Usono. La jura prilaboro de la genocidaj krimoj komenciĝis malfrue kaj laŭ la stato komence de la 2010-aj jaroj ankoraŭ neniel estas finita.

Vidu ankaŭ redakti