Ruĝbeka mevo

Birdospecio

La Ruĝbeka mevo (Larus scoresbii), estas granda mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj. Tiu specio loĝas en sudaj Ĉilio kaj Argentino, ĉefe ĉe Fuegio kaj la insularo MalvinojFalklandoj. Ĝi vivas en marbordoj kaj internaj lagoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝbeka mevo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Larus Larus
Specio: Ruĝbeka mevo 'Larus scoresbii'
Thomas Stewart Traill 1823
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Temas pri granda mevo 44 cm longa kiu havas tre helgrizajn kapon, kolon, bruston kaj ventron, malhelgrizajn dorson kaj kovrilplumojn kaj preskaŭ nigrajn flugilojn kun blanka bordo kaj nigraj pintoj. La vosto estas blanka, la kruroj ruĝaj kaj la beko tre brilruĝa kun tre larĝa pinto. La irizo estas helflavaj kun ruĝa okulringo. La kapo malheliĝas vintre.

La ino demetas 2 ĝis 3 brunpunktitajn grizverdajn ovojn en decembro en tre bonkonstruita nesto el planta materialo. La manĝaĵo estas diversa el mituloj ĝis kadavraĵoj.

La scienca nomo rememorigas la britan eksploriston William Scoresby.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti