Ruĝbeka tropikbirdo

La Ruĝbeka tropikbirdo, Phaethon aethereus, estas tropikbirdo, nome unu el tri tre proksime rilataj marbirdoj de tropikaj oceanoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝbeka tropikbirdo
Ruĝbeka tropikbirdo
Ruĝbeka tropikbirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Faetonoformaj Phaethontiformes
Familio: Faetonedoj Phaethontidae
Genro: Phaethon
Phaethon aethereus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Distribuado kaj habitato redakti

La Ruĝbeka tropikbirdo loĝas en tropika Atlantiko, orienta Pacifiko kaj nordo de Hinda Oceano. La hindoceana raso, nome P. a. indicus, estis iam konsiderata plena specio, nome Malgranda ruĝbeka tropikbirdo, el Pakistano kaj okcidenta Barato. Ĉefaj reproduktaj areoj estas Karibio al marbordo de plej orienta Venezuelo kaj sekve tra la marbordo de Gujanoj al la tuta marbordo de Brazilo escepte la plej suda, en Pacifiko el marbordo de Meksiko al tiu de plej norda Peruo enhavante ĉefe la Galapagojn, kaj en orienta Atlantiko la insuloj de Kaboverdo, Ascension, Sankta Heleno, Abrolhos kaj Fernando de Noronha. En nordo de Hinda Oceano en la Persa Golfo.

Ili disiĝas amplekse kiam ne reproduktiĝas, kaj foje vagadas ege for, inklude surprizan registron el Granda Britio. Alia estis ĵuse trovita en orienta Nova Skotio, Kanado, kaj alia vidaĵo estis konfirmita ĉe insulo Lord Howe ĉe Aŭstralio en novembro 2010. Ruĝbekaj tropikbirdoj estis vidataj ankaŭ ĉe Matinicus Rock, Maine.[1]

Aspekto redakti

 
Dumfluge, Karibio.
 
Subspecio P. a. indicus; ilustraĵo de Joseph Smit, 1898.
 
En Abrolhos, Brazilo.
 
ovo de Phaethon aethereus - Muzeo de Tuluzo

Plenkreskulo estas svelta, ĉefe blanka birdo, 48 cm longa, sen kalkuli la centrajn vostoplumojn kiuj estas duoble la totalan longon, kaj kun unu metro de enverguro. La longaj flugiloj havas nigrajn markojn ĉe la flugoplumoj. Estas nigra marko traokula. La beko estas ruĝa, kio estas tialo por la komuna nomo. Ambaŭ seksoj estas similaj, do ne estas seksa duformismo, kvankam maskloj averaĝe havas pli longajn vostojn. Junuloj ne havas la vostajn direktilojn, estas grizdorsaj kaj havas flavan bekon. P. a. indicus havas malpli da nigra okulstrio, kaj pli oranĝecnuancan bekon.

Kutimaro redakti

Ili manĝas fiŝojn kaj kalmarojn, sed estas ne tre lertaj naĝantoj.

Ĝi reproduktiĝas en tropikaj insuloj; la ino demetas ununuran ovon rekte surgrunde aŭ ĉe klifa kornico.

Subspecioj redakti

  • P. a. aethereus - Linnaeus, 1758
  • P. a. indicus - Hume, 1876
  • P. a. mesonauta - J. L. Peters, 1930
  • Phaethon aethereus limatus

Rilatoj kun homoj redakti

 
Ventra vido, ĉe Insulo Norda Seymour

La Ruĝbeka tropikbirdo aperas en la valuto de Bermudo, spite negrava aspekto tie. Tiu birdospecio estis selektita kiel nacia birdo de Bermudo super la endemia Bermuda petrelo, kaj la indiĝena Blankvosta tropikbirdo.[1] Arkivigite je 2009-09-05 per la retarkivo Wayback Machine Tiun historion rakontis tutmonde Associated Press.[2][rompita ligilo]

Temas pri unu el la unuaj birdospecioj identigitaj de okcidentanoj en la amerika kontinento; Kristoforo Kolumbo citas ĝin ofte en sia bitakora taglibro de la unua veturo (septembro de 1492).

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-14. Alirita 2013-02-05.

Plia legado redakti

Snow, D.W. (1965). "The breeding of the Red-billed Tropicbird in the Galapagos Islands." Condor 67(3)

Eksteraj ligiloj redakti