Ruĝbrusta kardinalo

La Ruĝbrusta kardinalo (Granatellus venustus) estas specio de birdo de la familio de la Kardinaledoj iam lokitaj en la familio de Paruliedoj. Ĝi troviĝas kiel endemio en la deklivaro de Pacifiko en dornarbaroj de Meksiko el Sinaloa suden al Chiapas. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝbrusta kardinalo
Ruĝbrusta kardinalo
Ruĝbrusta kardinalo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj ParulidaeKardinaledoj Cardinalidae
Genro: Granatellus
Specio: 'G. venustus'
Granatellus venustus
(Bonaparte, 1850)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas specio ege simila al la aliaj du samgenranoj nome la Rozbrusta kardinalo kaj la Grizgorĝa kardinalo, tio estas malhelgrizaj supraj partoj kun ruĝrozeckoloraj subaj partoj krom blankaj flankoj. Kvankam tiu specio estas geografie pli proksima de la nur iom suda Grizgorĝa kardinalo, laŭ plumaro ĝi estas multe pli simila al la sudamerika Rozbrusta kardinalo, nome estas, same kiel ĉe tiu, blanka gorĝareo same limigita sube per eĉ pli markata nigra kolostrio kaj sufiĉe nigra kapo kie videblas la kutime en la genro blanka kaj larĝa superokula malantaŭa strio. Tamen simile al la geografie proksima Grizgorĝa kardinalo, la blankaj flankoj estas tre ampleksaj eĉ plie ol ĉe tiu kaj tiele estas nur ruĝa brusto (de kie venas la nomo de la specio) dum nur la centra ventro estas ruĝa kaj la flankoj klare videble blankaj. Beko kaj kuroj estas malhelgrizaj.

Referencoj redakti