La Ruĝeca ajmofilo (Aimophila rufescens) estas specio de birdoj de la familio de Emberizedoj kaj genro de Ajmofiloj, kiu enhavas speciojn kun rimarkindaj kapobildoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝeca ajmofilo
Ruĝeca ajmofilo
Ruĝeca ajmofilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Aimophila
Specio: A. rufescens
Aimophila rufescens
(Swainson, 1827)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Aimophila rufescens 1902.jpg
Aimophila rufescens 1902

Ĝi estas malgranda birdo troviĝanta en Belizo, Kostariko, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Meksiko kaj Nikaragvo. Resume la teritorio okupas el nordookcidenta Meksiko al Kostariko. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, humidaj montararbaroj kaj altaltitudaj arbustaroj.

Karakteroj redakti

Ĝi estas ĉirkaŭ 18.5 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 36 g. Ĝi havas tre ruĝecan kaj larĝan kronon iom bordita je nigro komence kaj tre rimarkindan nigran mustaĉan strion kun supra blanka ne tiom markata strio. La dorso estas bruna malhele strieca, la flugiloj kaj vosto havas ruĝecbrunajn plumojn kun malhelaj bordoj. La okulringo estas blankeca kaj estas ankaŭ malhela traokula strio, la vangoj estas grizaj kun oliveca nuanco, la kolflankoj estas grizaj kaj la gorĝo estas blanka inter la nigraj mustaĉoj. La beko estas griza kaj la kruroj rozkolorecaj.

La ruĝecaj dorso kaj ĉefe krono estas sufiĉaj kialoj por kaj la komuna nomo kaj la latina scienca nomo kiu signifas simile.

Vivejo redakti

Ties natura biotopo estas mal- al mezaltaj partoj de montoj, kun savano, makiso, arbaroj de pinoj kaj kverkoj kun disaj arboj, kaj duarangaj arbaroj, ĉiam kun abundo de arbustoj. Eblas vidi ĝin ankaŭ en kelkaj aliaj geografiaj zonoj, kiaj iamaj ĝangaloj.

Ili manĝas semojn, insektojn kaj aliajn senvertebrulojn. Ili nutras sin surgrunde inter arbustoj, formante malgrandajn familiajn grupojn.

Distribuado redakti

El nordo de Sonoro (Meksiko) laŭlonge de la Okcidenta Patrinmontaro kaj el sudo de Novleono laŭlonge de la Orienta Patrinmontaro ĝis la Sierra Nevada (Meksiko). Ankaŭ en la Suda Patrinmontaro. Ĝi loĝas ankaŭ sude de Verakruco, norde de Oaĥako kaj en altaj kaj malaltaj zonoj de Ĉiapaso. En Centrameriko ties distribuado laŭlongas de la montaj regionoj, al okcidenta Nikaragvo kaj pleja nordorienta Kostariko, kie ĝi loĝas en la deklivaro al Pacifika Oceano ĉe la vulkanoj de Guanacaste. Estas ankaŭ kelkaj populacioj en malaltaj zonoj de Belizo kaj Salvadoro.

Referencoj redakti