La Ruĝeca strigeto (Glaucidium brasilianum) estas malgranda strigo, tio estas birdospecio parto de pli granda grupo de noktaj rabobirdoj konataj kiel Strigedoj, kiuj enhavas plej parton de la specioj nomataj strigoj. La alia grupo estas la turstrigoj, nome Titonedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝeca strigeto

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Strigoformaj Strigiformes
Familio: Strigedoj Strigidae
Genro: Glaucidium
Specio: G. brasilianum
Glaucidium brasilianum
(Gmelin, 1788)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Ĝi reproduktiĝas en suda-centra Arizono en Usono, sude tra Meksiko, Centrameriko kaj Sudameriko ĝis Bolivio kaj Argentino. Trinidado, kaj aliaj lokoj, havas endemismajn subspeciojn de tiu strigeto. La versio de Trinidado estas pli ruĝeca supre ol la kontinentaj formoj. Ĵusaj genetikaj laboroj trovis bazajn diferencojn inter ruĝecaj strigetoj el diferencaj regionoj.

En la suda parto de la teritorio, la Ruĝeca strigeto estas iagrade komuna birdo en malferma arbaro. La nesto estas arba truo (en arbo aŭ en kolonaj kactoj), kie la ino demetas 3-5 blankajn ovojn. La kovado daŭras 28 tagojn, kun 27-30 tagoj antaŭ elnestiĝo.

Aspekto redakti

La Ruĝeca strigeto estas eta, tipe 15 cm longa, kaj fortika kun malproporciaj grandaj kalkanoj. La supraj partoj estas brunaj, tre punktitaj aŭ striitaj je blanko en krono kaj flugilkovriloj. La subaj partoj estas blankaj, striitaj je bruna. Estas elstaraj blankaj brovoj super la vizaĝa disko. La okuloj estas flavaj. Estas du "okulmakuloj" ĉe la nuko. La vosto estas longa kaj striita je bruno kaj nigro. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed la inoj estas iomete pli grandaj kaj pli ruĝecaj, ĉefe en la bruno de la vosto. La flugo estas malalta al la grundo kaj rapida kun longaj swoops.

Kutimoj redakti

Tiu ĉi nearktisa kaj neotropisa specio estas krepuska (aktiva je mateniĝo kaj noktiĝo), kaj ofte ĉasas dumtage. Ĝi povas esti facile lokigita pro la etaj birdoj kiuj ĝenas ĝin kiam ĝi ripozas surarbe (ĝis 40 birdoj de 11 specioj estis kontrolitaj dum ĝenado al unu strigeto). Ĝi ĉasas varion de etaj predoj, kiel birdoj, lacertoj, mamuloj, kaj insektoj. La alvoko estas fajfa hu-hu-hu-hu. Tiu alvoko estas facile imitata, kaj estas uzata de birdumantoj por allogi aliajn etajn ĝenontajn birdojn kaj aliajn Ruĝecajn strigetojn.

Subspecioj redakti

  • Glaucidium brasilianum brasilianum
  • Glaucidium brasilianum cactorum
  • Glaucidium brasilianum duidae
  • Glaucidium brasilianum intermedium
  • Glaucidium brasilianum margaritae
  • Glaucidium brasilianum medianum
  • Glaucidium brasilianum olivaceum
  • Glaucidium brasilianum pallens
  • Glaucidium brasilianum phalaenoides
  • Glaucidium brasilianum ridgwayi
  • Glaucidium brasilianum saturatum
  • Glaucidium brasilianum stranecki
  • Glaucidium brasilianum ucayalae

La plej norda subspecio de Ruĝeca strigeto nome Kakta Ruĝeca strigeto estis listita kiel Endanĝerita laŭ la Traktato de Endanĝeritaj Specioj, pro sia teritorio en la sudcentra parto de Arizono en Usono, kie la teritorio ampleksiĝis trans la limo de Sonoro, Meksiko. Ĝi estis forigita el la listo en 2006.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti