Ruĝecventra paruo

La Ruĝecventra paruo (Periparus rubidiventris) estas specio de birdo de la familio de Paruedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝecventra paruo
Ruĝecventra paruo
Ruĝecventra paruo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruedoj Paridae
Genro: Periparus
Specio: P. rubidiventris
Periparus rubidiventris
(Blyth, 1847)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
en Kullu – Manali, Distrikto de Himaĉal Pradeŝ, Barato

Tiu birdo, kiel aliaj de la sama genro Periparus, havas blankajn vangojn kaj tufkrestecan nigran kronon, krom alian tre ampleksan nigran zonon en la gorĝo kaj brusto. Ĝi estas specio tre simila al la samgenra Ruĝecnuka paruo kaj kiel ĉe tiu la flugiloj, vosto kaj subaj partoj estas grizecaj kaj havas kelkajn ruĝecajn zonetojn, kiel en ŝultro kaj komenco de subvosto, sed kiel distingilo la nuko estas blanka zono, kaj la plenkreskulo havas ruĝecan ventron, kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en aliaj lingvoj, krom la latina scienca nomo rubidiventris, kio signifas same.

La iriso estas brunnigreca, la beko estas nigra kaj la gamboj kaj piedoj blugrizecaj. La junuloj estas similaj al plenkreskuloj, sed la tufkresto estas pli mallonga, la nuka makulo pli grizeca. La vangoj estas pli flavecaj. La gorĝo kaj supra brusto estas grizaj, kaj ne nigraj, aŭ eĉ sufiĉe palaj tiel ke ĉe kelkaj individuoj la kontrasto kun la resto de subaj partoj estas malmulta.

Kutimoj redakti

La kanto estas tre varia kaj malsamas laŭ la individuoj kaj la regionoj.

Ili vivas laŭ paroj aŭ etaj grupoj el 10 al 20 individuoj, eĉ dum la reprodukto. Foje ili manĝas (insektojn kaj semojn) kun aroj de aliaj specioj. Plejparte ili nutras sin en la foliaro kaj foje en la grunda herbaro. Spite altitudoj tiuj birdoj estas loĝantaj birdoj kiuj moviĝas nur iomete laŭ sezono.

Reproduktado redakti

Kiel ĉe plejparto de la specioj de la familio de paruedoj, tiuj specio faras neston en arbotruoj el 0,50 m supregrunde al 6 m kaj malofte inter radikoj. Ili uzas muskon kaj foje harojn. La ino demetas 2 al 3 blankajn ovojn ruĝecmakulitajn.

Disvastiĝo redakti

Tiu orientalisa specio troviĝas en Butano, Ĉinio, Pakistano, Barato, Birmo kaj Nepalo. Oni agnoskas kvar subspeciojn kiuj distribuas sin en tiu geografia zono: la nomiga raso Rubidiventris, de nordokcidenta Barato al centro de Nepalo - la raso Beavani, de centra kaj orienta Nepalo ĝis Tibeto kaj sudokcidenta Ĉinio - la raso Whistleri, nordoriente de Qinghai - la raso Saramatii, sur la monto Saramati, nordokcidente de Birmo.

Ĝia natura biotopo estas borealaj kaj moderklimataj arbaroj. En malaltaj regionoj ĉefe ĉe kverkoj, en intermezaj en miksitaj arbaroj ĉefe kun pinoj kaj en altaj regionoj ankaŭ en miksitaj arbaroj ĉefe kun betuloj. La altitudo malsamas laŭ la regionoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti