Ruĝecventra pterutjo

La Nigrakapa pterutjoRuĝecventra pterutjo (Pteruthius rufiventer) estas birdo specio de la genro de pterutjoj konsiderata iam stranga membro de la silviedoj kaj poste lokita en la familio de timaliedoj.[1] Sed ŝajne ĝi apartenas al disigaĵo en Azio de la familio de Ameriko nome vireedoj kaj pro tio ili povus aparteni al tiu grupo de Vireonidae. Krome delonge oni notis, ke ties kutimaro ege similas al tiu de la vireoj, sed tio povus esti kaŭzata de konverĝa evoluo. Tiu genro enhavas speciojn de tre diversaj koloroj kun markata seksa duformismo kaj la masklo pli kolora.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝecventra pterutjo
Ruĝecventra pterutjo
Ruĝecventra pterutjo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Pteruthius
Specio: 'P. rufiventer'
Pteruthius rufiventer
(Blyth, 1842)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

La masklo de tiu specio montras tre buntan kaj ŝakecan bildon dividitan je sep diferencaj zonkoloroj, nome nigraj kapo, flugiloj kaj vosto, tre ruĝecbruna dorso, helgrizaj gorĝareo kaj supra brusto, flava brustozono (foje iom svaga) kaj helbruna al ruĝecbruna ventro pli markate ruĝeca ĉe flankoj: tiu eco nomigas la specion kongrue kun la latina scienca nomo kie rufiventer signifas precize “de ruĝeca ventro”. Tamen oni uzas en diversaj lingvoj alternative la nomon de Nigrakapa pterutjo laŭ pli rimarkinda karaktero ĉar la nigra kapo ĝis subokule ege kontrastas kun la helgriza gorĝareo.

Disvastiĝo redakti

Ĝi troviĝas en Butano, Ĉinio, Barato, Birmo, Nepalo kaj Vjetnamo.[2] Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj.

Oni agnoskas du subspeciojn:

  • nomiga rufiventer (Blyth, 1842) – centra kaj orienta Nepalo orienten al nordorienta Barato (Arunaĉal Pradeŝ, Nagalando, Manipuro), okcidenta kaj nordorienta Birmo kaj suda Ĉinio (okcidenta kaj centra Junano).
  • delacouri (Mayr, 1941) - okcidenta Tonkino (Montoj Fan Si Pan), en norda Vjetnamo.

Referencoj redakti

  1. Collar, N. J. & Robson, C. 2007. Family Timaliidae (Babblers) Pp. 70 - 291 in; del Hoyo, J., Elliott, A. & Christie, D.A. eds. Handbook of the Birds of the World, Vol. 12. Picathartes to Tits and Chickadees. Lynx Edicions, Barcelona.
  2. "IUCN"