La Ruĝkapa barbulo (Eubucco bourcierii) estas specio de birdoj de la familio de Ramfastedoj aŭ de propra familio de Kapitonedoj, laŭ kelkaj fakuloj, sed ĉiukaze parencoj de tukanoj, tukanetoj kaj membroj de la grupo de Sudamerikaj barbuloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝkapa barbulo
Ruĝkapa barbulo (masklo supre, ino sube)
Ruĝkapa barbulo (masklo supre, ino sube)

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Eubucco
Specio: E. bourcierii
Eubucco bourcierii
(Lafresnaye, 1845)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu ĉi specio estas evidenta ekzemplo de seksa duformismo, nome la masklo montras tre rimarkindan ruĝan kapon (eĉ supran bruston) dum la ino en tiu parto havas nur pli senkoloran plumaron, precize nigra en frunto kaj ĉirkaŭ la okulo (ankaŭ la masklo montras nur iomete da nigrao kiel brido ĉirkaŭ la bekobazo al la okuloj), helblua en vizaĝo kaj mallarĝa superfrunta strio kaj flaveca en krono kaj nuko. Krome la masklo montras ankaŭ rimarkinda blankan horizontalan strion en la nuko tre kontraste kun la ruĝa kapo.

Ambaŭ seksoj havas flavan bekon, verdecan dorson, pli grize en flugiloj, kaj flavajn bruston kaj ventron. La kruroj estas grizecaj kaj la okuloj grenatkoloraj.

Ĝi troviĝas en Kolombio, Kostariko, Ekvadoro, Panamo, Peruo kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj tre degraditaj eksarbaroj.

Estas agnoskitaj la jenajn subspeciojn:

  • Eubucco bourcierii aequatorialis (Salvadori & Festa) 1900.
  • Eubucco bourcierii anomalus Griscom 1929.
  • Eubucco bourcierii bourcierii (Lafresnaye) 1845.
  • Eubucco bourcierii occidentalis Chapman 1914.
  • Eubucco bourcierii orientalis Chapman 1914.
  • Eubucco bourcierii salvini (Shelley) 1891.

Referencoj redakti