La Ruĝkapa kosifo (Cossypha natalensis) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro Cossypha kiu enhavas afrikajn insektomanĝantajn speciojn kun nigraj kaj helaj zonoj en vizaĝo kaj oranĝecaj subaj partoj, tamen tiu ĉi specio ja kunhavas oranĝecajn subajn partojn kun la samgenranoj, sed havas ankaŭ ruĝecoranĝan kapon, kio distingas la specion el la aliaj samgenranoj. Same kiel la aliaj parencaj specioj, havas grizecajn flugilojn kaj brunan centran voston dum la eksteraj vostoplumoj kaj pugo estas oranĝecaj. La beko kaj okulo estas nigraj, sed ne ligitaj per traokula malhela zono, kiel ĉe aliaj samgenranoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝkapa kosifo
Ruĝkapa kosifo
Ruĝkapa kosifo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Cossypha
Specio: C. natalensis'
Cossypha natalensis
(Smith, 1840)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en en granda parto de Afriko nome en Angolo, Bocvano, Burundio, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Etiopio, Gabono, Kenjo, Malavio, Mozambiko, Namibio, Niĝerio, Ruando, Somalio, Sudafriko, Sudano, Svazilando, Tanzanio, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj.

Referencoj redakti