Ruĝkola kaprimulgo

La Ruĝkola kaprimulgo, Caprimulgus ruficollis, estas birda specio kaj la plej granda el la kaprimulgoj, kiuj ĉeestas en Eŭropo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝkola kaprimulgo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kaprimulgoformaj Caprimulgiformes
Familio: Kaprimulgedoj Caprimulgidae
Genro: Caprimulgus
Specio: C. ruficollis
Caprimulgus ruficollis
(Temminck, 1820)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj


Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Ĝi reproduktiĝas en Iberio (pli precize en la suda duono kaj malofte en la nordo) kaj norda Afriko (el Maroko al Tunizio), kaj vintras en tropika okcidenta Afriko. Ĝi estas malfrua migranto, rare aperanta antaŭ la fino de aprilo aŭ komenco de majo. Foje dum la migrado perdiĝas kaj atingas ĉu insulojn de okcidenta Mediteraneo ĉu eĉ la portugalajn insulojn de la Atlantiko.

En Iberio loĝas la nomiga subspecio Caprimulgus ruficollis ruficollis kaj la Caprimulgus ruficollis desertorum loĝas nur en Maroko, Alĝerio kaj Tunizio kaj estas pli hela, arĝentgriza aŭ ruĝeca.

Aspekto redakti

La plumaro similas al tiu de la Eŭropa kaprimulgo. La plenkreskulo estas likengriza, striita sablokolore, brune kaj nigre. La subaj partoj estas striitaj, ekzemple estas nigreca strio laŭlonge de la krono. Ĝi estas pli granda kaj longvosta ol la plej disvastigataj specioj, kaj havas ruĝecan kolumon, kio nomigas la specion kaj en scienca nomo kaj en multaj lingvoj, inter ili Esperanto; tiu ruĝeca aŭ flavbruna kolumo estas pli facile videbla ĉe la nuko, kiam la birdo kuŝas surgrunde. Kiel aliaj kaprimulgoj, ili havas ampleksegan buŝtruon, etan bekon (ĉirkaŭitan de etaj bridaj harplumetoj utilaj por detekti la krepuskajn insektojn), longajn flugilojn, mildan plumaron kaj noktemajn kutimojn. Ambaŭ seksoj havas blankajn flugilpunktojn, vostoflankojn kaj rimarkindan blankan gorĝon, kiu diferencigas la specion el la Eŭropa kaprimulgo. La kapo estas larĝa kaj plata kaj la okuloj estas grandaj kaj nigraj, sed tumtage la birdo malfermas nur etan fendon, sed nokte brilegas ekzemple kontraŭ la aŭtolumoj. La longo estas 32 cm, la pezo el 80 ĝis 85 g (multe pli ol la 61 ĝis 65 g de la Eŭropa kaprimulgo, Caprimulgus europaeus), kaj la enverguro 64 ĝis 66 cm.

Dumfluge tiu specio videblas pli hela, ruĝeca kaj granda ol la Eŭropa kaprimulgo. La kruroj estas mallongaj kaj ŝajnas malfortaj por piediro, tamen tiu specio ne malbone piediras kaj la ĵus naskiiĝintaj idoj havas ilin preskaŭ tiom disvolvigitajn kiom la plenkreskuloj kaj danke al ili povas salteti vigle.

Kutimoj redakti

Malferma sabla arbustejo kun arboj aŭ arbetoj estas la kutima teritorio de tiu krepuska kaprimulgedo. En suda Iberio oni preferas duondezertajn arbarojn de korkokverko (Quercus suber) kaj de anzinoj (Quercus ilex). En la Nacia Parko de Doñana, en Andaluzio, la "nestoj" estas lokitaj en humidaj grundoj, kaj en la interno de pinarbaroj, serĉe la protekton de arbustoj. Ankaŭ oni uzas arbarojn de eŭkaliptoj en Hispanio kaj Portugalio.

Ĝi flugas krepuske, ĉefe ĉe la sunsubiro, kun facila, silenta flugo kiel de tineo; ties fortaj kaj decidemaj flugilfrapoj kombiniĝas kun graciaj kurboj kaj turniĝoj kun senmovaj flugiloj.

La vosto estas tre longa, ĉirkaŭ 16 cm kaj ludas gravan rolon en flugado kaj en la ceremonia pariĝado, kiam la maskloj malfermas kaj montregas ĝin por vidigi siajn blankajn makulojn tre rimarkindajn dum la reproduktado.

La voĉo estas ripeteca mekanika priskribita kiel kjok-kjok-kjok…. aŭ "paka-paka-paka", kiu leviĝas kaj falas dum la birdo turnas sian kapon el flanko al flanko. Kiam ĝi vibrokrias, la birdo kuŝas aŭ ripozas laŭlonge de branĉo aŭ lignaĵo, kaj kantas el fosto. Dum pariĝadaj ceremonioj, kaj eventuale alifoje, ĝi uzas mekanikan signalon, kiel akra krakosono, kaŭzita de la flugilfrapado kontraŭ la dorso. Ties manĝo estas krepuskaj insektoj, kiel tineoj, skaraboj aŭ akridoj; ankaŭ kuloj en humidejoj.

Dumtage tiu silenta kaprimulgo kuŝas surgrunde, protektita de sia kamuflega plumaro; ĝi estas malfacile detektebla, ŝajnanta kiel peco de likenkovrita bastoneto aŭ de arboŝelo inter seka foliaro kaj herberaro; preterpasanto povas pasi ĉe ĝi kaj ne vidi ĝin.

 
Caprimulgus ruficollis

Ili ne faras neston; la ino demetas du longecajn kaj elipsajn ovojn rekte sur la nuda grundo, foje proksime de branĉero aŭ bastoneto; tiuj estas blankecaj sed kamuflaj per diversaj nuancoj kaj makuletoj; la kovanta birdo (plej ofte la ino), sidata apude, estas ties plej bona protektilo, sed ankaŭ la gepatroj povas translokigi ovojn aŭ idojn, sed ĉaim proksimege kaj finfine finas en la sama loko. La kovado daŭras malpli ol 3 semajnoj. En Tunizio eblas kolonioj kie la nestoj estas sufiĉe malproksime; en Iberio ne. La idoj estas sufiĉe frumaturaj kaj viglaj. La masklo prizorgas la idojn, dum la ino ofte okupiĝas pri dua ovodemetado. Post 3 semajnoj la idoj ekflugas, sed ne estas timidaj ĉe loĝataj aŭ ŝoseaj zonoj kaj pro tio multaj mortiĝas. Surveturado estas pli danĝera por la specio eĉ ol la eventualaj predantoj, ĉar kontraŭpredantoj la specio reagas, sed ne kontraŭ la ekzistado de malfermaj strioj (ŝoseoj) kie la birdoj jam ne estas nevideblaj: ŝajnas kvazaŭ ke la kaprimulgoj kredas sin ankoraŭ kamuflitaj kaj senriskaj meze de ŝoseo.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti