Ruĝkrona najtingalturdo

La Ruĝkrona najtingalturdo (Catharus frantzii) estas malgranda turdo kiu estas loĝanta birdo en montarbaroj el centra Meksiko al okcidenta Panamo. Ĝi estas ĝenerale brunplumara birdo kaj havas riĉan kanton.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝkrona najtingalturdo
Ruĝkrona najtingalturdo
Ruĝkrona najtingalturdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Catharus
Specio: C. frantzii'
Catharus frantzii
(Cabanis, 1861)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio kaj nomo redakti

Tiu specio estis unuafoje priskribita de la germana ornitologo Jean Cabanis en 1861. La latina scienca nomo rememoras la ankaŭ germanan naturaliston Alexander von Frantzius. Ties proksima vivanta parenco ŝajne estas la grupo de specioj de Nordameriko enhavanta la speciojn de la Salikturdo, la Grizvanga turdo kaj la Biknela turdo.[1]

Aspekto redakti

Tiu specio estas 15 al 18 cm longa kaj pezas 28 g. Plenkreskuloj havas olivbrunajn suprajn partojn, ruĝecajn kronon kaj nukon (el kio devenas la nomo de la specio), palgrizaj subaj partoj, kiuj iĝas blankecaj en ventro, kaj oranĝan suban makzelon. Junuloj estas pli malhelaj en vizaĝo, havas palcentrojn en la supraj flugiloj, brunecajn flankojn kaj bruston, kaj malhelajn striadon aŭ punktojn ventre. Diversaj ne tre bone difinitaj subspecioj estis priskribitaj kiel diferencaj laŭ preciza nuanco de la supra kaj suba plumaro.

La birdokanto estas bela, riĉa kaj varia fajfado ŝii-vii-li-aa-a, kaj alvoko estas altatona fajna siitvuiiit.

Distribuado kaj habitato redakti

La Ruĝkronaj najtingalturdoj estas loĝantaj reproduktuloj en altaj teroj el centra Meksiko al okcidenta Panamo. Ĝi troviĝas en suba plantaro de humidaj montarbaroj de kverko kaj koniferoj kaj duarangaj arbaroj, tipe ĉirkaŭ 1350 m al 3500 m de altitudo.

Kutimaro redakti

La Ruĝkrona najtingalturdo kutime manĝas sur la arbara grundo, sola aŭ en paroj, progrese laŭ saltetoj kaj ekiroj krom oftaj haltoj. Ili turnas sekan foliaron kiel tipa turda sistemo serĉi insektojn kaj araneojn, kaj manĝas ankaŭ etajn fruktojn.

La nesto estas diketa kaj tasforma konstruita ĉirkaŭ 1 al 4 m alte en densa kreskaĵaro aŭ makisaro, ofte ĉe akvo. La du brunmakulitaj grizecaj aŭ verdecbluaj ovoj estas kovataj nur de la ino dum 15 al 16 tagoj antaŭ eloviĝo, kaj la idoj estas manĝigataj d ambaŭ gepatroj dum ĉirkaŭ 14 al 16 tagoj antaŭ elnestiĝo.

Referencoj redakti

  1. (Winker & Pruett, 2006)
  • Clement, Peter & Hathaway, Ren (2000): Thrushes. Helm Identification Guides, Londono. ISBN 0-7136-3940-7
  • Stiles, F. Gary & Skutch, Alexander Frank (1989): A guide to the birds of Costa Rica. Comistock, Ithaca. ISBN 0-8014-9600-4
  • Winker, Kevin & Pruett, Christin L. (2006): Seasonal migration, speciation, and morphological convergence in the avian genus Catharus (Turdidae). Auk 123(4): 1052-1068. [Artikolo en anga kun hispana resumo] DOI: 10.1642/0004-8038(2006)123[1052:SMSAMC]2.0.CO;2 PDF plena teksto Arkivigite je 2007-10-25 per la retarkivo Wayback Machine