Ruĝvosta dezertalaŭdo

La Ruĝvosta dezertalaŭdo Ammomanes phoenicurus estas specio de birdo de la familio de Alaŭdedoj, kiu troviĝas surgrunde en malferma ŝtoneca kamparo kaj malaltaj rokomontetoj en Barato.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝvosta dezertalaŭdo
Ruĝvosta dezertalaŭdo
Ruĝvosta dezertalaŭdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Alaŭdedoj Alaudidae
Genro: Ammomanes
Specio: A. phoenicurus'
Ammomanes phoenicurus
(Franklin, 1831)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La pariĝada kantofluga ceremonio de la masklo estas distinga de la specio. La masklo flugetadas alte kriante sian kanton kiu konsistas el viglaj notoj kiujn oni ne konfuzas kiam oni estis aŭskultinta ilin. Kiel plej parto de alaŭdedoj, la sablokolora plumaro ege bone kamuflas la birdon tute taŭge kun ties habitato kaj la birdo ne flugos ĝis preskaŭ kiam oni superestos ĝin. Ankaŭ la ruĝecaj subaj partoj estas distingeblaj de la specio.