Rudi GERING[1] (naskiĝinta la 29-an de majo 1917 en Gehlberg, mortinta la 3-an de februaro 1998 en Bavario) estis germana skisaltisto. Okaze de konkurso en 1941 je Planica en Kranjska Gora en la 1941-a jaro li faris mondrekordon pri 118 metroj.

Vivo redakti

Post la Dua mondmilito li fuĝis el sovetie okupita Turingio al Bavario. En februaro 1949 li atingis rekordajn 100 metrojn en Bischofshofen sur Paul-Außerleitner-skisaltejo. Gering ankaŭ laboris en la planado de Heini-Klopfer-saltejo en Oberstdorf kune kun la fakula trio Heini Klopfer, Sepp Weiler kaj Toni Brutscher.

Post retiriĝo el sporto profesia li iĝis hotelestro en Tutzing ĉe Starnberger See. En Oberstdorf li ankaŭ komercis per ligno kaj vendis kaptukojn.

Notoj redakti

  1. Laŭ informo de Günther Köllmer ĉe Thüringer Allgemeine la sportisto mem uzis la familinoman skribversion Gering malkun ho kvankam en oficialaj sportlistoj preferatas la nomo Gehring kun ho.

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti