Rudolf Grauer
Rudolf GRAUER (naskiĝinta la 20-an de aŭgusto 1870 en Opava/Troppau, mortinta la 17-an de decembro 1927 en Vieno) estis aŭstra ĉasisto kaj esploristo en Afriko.
Rudolf Grauer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de aŭgusto 1870 en Opava |
Morto | 17-an de decembro 1927 (57-jaraĝa) en Vieno |
Tombo | Městský hřbitov |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Okupo | |
Okupo | esploristo • ĉasisto • zoologo • zoologia kolektisto |
Li vojaĝis en 1904/05 en Ugandon, 1907 en Tanganjikon. Dum ekskurso financigita fare de la Korta Muzeo Aŭstria (hodiaŭ: Naturhistorisches Museum Wien) en Kongon li estis unu el la unuaj eŭropanoj renkontiĝantaj kun la Mamutti-pigmeoj. Li daŭre kunprenis multajn mortigitajn bestojn de siaj vojaĝoj por eŭropaj muzeoj.
La orienta gorilo Gorilla beringei grauerii kiel ankaŭ la silvio Sylvia graueria aŭ Graueria vittata portas lian nomon.
Literaturo redakti
- Abenteuer Ostafrika. Der Anteil Österreich-Ungarns an der Erforschung Ostafrikas, (=Katalog der Burgenländischen Landesausstellung im Schloß Halbturn vom 11. Mai bis 28. Oktober 1988), Eisenstadt 1988.