Rudolf Kremlička (naskiĝis la 19-an de junio 1886 en Kolín – mortis la 3-an de junio 1932 en Prago) estis ĉeĥa pentristo kaj grafikisto. Li estas unu el kunfondintoj de la moderna ĉeĥa pentroarto, unu el plej elstaraj personecoj de la eŭropa intermilita arto. Liatempe li estis unu el plej aprezataj ĉeĥaj artistoj eksterlande.

Rudolf Kremlička
Persona informo
Naskiĝo 19-an de junio 1886 (1886-06-19)
en Kolín
Morto 3-an de junio 1932 (1932-06-03) (45-jaraĝa)
en Podolí
Tombo tombejo de Vyšehrad
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Alma mater Academy of Fine Arts, Prague
Okupo
Okupo pentristo • grafikartisto • instruistoilustristo
vdr

Kremlička studis Akademion de figuraj artoj en Prago, kie li estis influita de pentromaniero de Slavíček kaj Schwaiger kaj de malnovajn nederlandaj majstroj. Dum studvizitoj al Nederlando kaj Parizo li havis la eblecon konatiĝi kun verkoj de elstaraj impresionistoj (Edouard Manet, Edgar Degas, Pierre-Auguste Renoir), kies spuroj – kune kun novoklasikismo – videblas en specifa aspekto liaj verkoj. Li mortis pro kancero en aĝo de 46 jaroj.

Lia multflanka verkaro inkluzivas ĝenrajn bildojn, pentraĵojn de pejzaĝoj, bildojn kun socialaj temoj, portretojn kaj precipe virtuozajn variaciojn pri la virina korpo, elirantajn el lia dumviva serĉado de la slava tipo de beleco.

Kompleksaj ekspozicioj pri lia verkaro okazis en Ĉeĥio en Prago (2006-2007), Plzeň (2007) kaj Brno (2007).

Bibliografio (monografioj) redakti

  • Srp, Karel:Rudolf Kremlička. Praha, Academia 2006. 422 s. ISBN 80-200-1424-1
  • Novák, Luděk: Rudolf Kremlička, Malá galerie č.3. Praha, SNKLU 1964.
  • Nezval, Vítězslav: Rudolf Kremlička. Současné umění, Sv. 16. Praha, SNKL 1955.