Rudolf Medek

ĉeĥa verkisto kaj soldato

Rudolf Medek (naskiĝis la 8-an de januaro 1890 en Hradec Králové – mortis la 22-an de aŭgusto 1940 en Praha) estis ĉeĥa verkisto kaj soldato.

Rudolf Medek
Persona informo
Naskiĝo 8-an de januaro 1890 (1890-01-08)
en Hradec Králové
Morto 22-an de aŭgusto 1940 (1940-08-22) (50-jaraĝa)
en Libeň
Tombo tombejoj de Olšany vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Subskribo Rudolf Medek
Familio
Edz(in)o Eva Medková vd
Infanoj Ivan Medek • Mikuláš Medek • Eva Medková vd
Parencoj Antonín Slavíček • Míla Slavíčková • Jan Slavíček • Jiří Slavíček • Emila Medková vd
Profesio
Okupo scenaristoverkisto • poeto • Czechoslovak legionary • dramaturgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Origine li estis instruisto (li studis en pedagogia instituto en Hradec Králové kaj poste instruis en la ĉirkaŭaĵo), sed dum la unua mondmilito li eniris en Ĉeĥoslovakajn legiojn en Rusio kaj partoprenis batalon apud Zborov.[1] Post la reveno en la nova Ĉeĥoslovakio li fariĝis kolonelo, en 1929 lia rango altiĝis al brigada generalo.

En 1919 la brita reĝo honorigis lin per D. S. O. (Distinguished Service Order), en Francio li akiris ordenon de Honorlegio, sed post la Munkena kontrakto li redonis la honorigojn.

En la jaroj 19201929 li direktoris Monumenton de rezisto kaj en 19291939 Monumenton de liberigo.

Filoj: Mikuláš Medek, Ivan Medek

Jam en Rusio li redaktis gazeton Československý voják (Ĉeĥoslovaka soldato, 1917-1920), kontribuis al liretaturaj revuoj Moderní revuo kaj Lumír, redaktis almanakjn Za svoboru (Por la libero, 1924-1929) kaj K vítězné svobodě 1914-18 (Al la venka libero 1914-18, 1928). Post la unua mondmilito li estis influita de la legioj, pri kiuj li verkis pozitive, kio kaŭzis malpermeson de lia verkaro post 1948. Liaj verkoj pli gravaj pro siaj artismaj kvalitoj ol kiel historia dokumento.

Verkaro redakti

  • Půlnoc bohů – (Noktomezo de dioj, 1912)
  • Prsten – (Fingroringo, 1914)
  • Dvě novely (Du noveloj, 1914)
  • Zborov (Zborov, 1918 - poemo)
  • Lví srdce – (Leonkoro, 1919, poemaro pri la legioj, inter ili pri Zborov.)
  • Dáma ve smutku. Magdaléna (Damo en funebro. Magdaleno, 1920 - rakontoj)
  • Ohnivý drak – (Fajra drako, 1921, kroniko de la lastaj jaroj de la monarkio, eksplodo de la milito kaj unuaj desertuloj.)
  • Veliké dny – (Grandaj tagoj, 1923, priskribas estiĝon de la legioj ĝis Zborov)
  • Ostrov v bouři – (Insulo en ŝtormo, 1925, montras kaoson en Ukrainio dum la Oktobra Socialisma Revolucio)
  • Mohutný sen – (Giganta revo, 1926, priskribas aktivadon de la legioj norde de Zborov kaj ilia trabatalado al oriento (Vladivostoko).
  • Anabase – (Anabazo, 1927, la lastaj monatoj en la malproksima oriento)
  • Plukovník Švec – (Kolonelo Švec, 1928, teatraĵo pri komandanto, kiu volas haltigis disfaladon de la moralo per sinmortigo)
  • Legenda o Barabášovi – (Legendo pri Barabaso, 1932, romano en donkiĥoteca spirito pri kapitano Barabaso kaj lia servisto, ofte komprenata kiel polemiko kun Švejk de Jaroslav Hašek.

Referencoj redakti

  1. Vratislav Preclík: Masaryk a legie (Masaryk and legions), váz. kniha, 219 pages, first issue vydalo nakladatelství Paris Karviná, Žižkova 2379 (734 01 Karvina, Czech Republic) ve spolupráci s Masarykovým demokratickým hnutím (Masaryk Democratic Movement, Prague), 2019, ISBN 978-80-87173-47-3, pages 35 - 83, 106 - 107, 111-112, 124–125, 128, 129, 132, 140–148, 184–199.