Ruesnes estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 496 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Ruesnes
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Quesnoy-Est
INSEE kodo 59518 [+]
Poŝtkodo 59530
Kodo laŭ INSEE 59518
Politiko
Urbestro S-ro Robert Brasseur
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 496 (1 999)
Loĝdenso 73 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 50°15′34″N 3°35′08″O  /  50.25944°N, 3.58556°O / 50.25944; 3.58556 (Ruesnes) (mapo) Koordinatoj: 50°15′34″N 3°35′08″O  /  50.25944°N, 3.58556°O / 50.25944; 3.58556 (Ruesnes) (mapo)
Alto 80 m - 114 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 6,75 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Ruesnes en Francio
50° 15′ 34″ Nordo 3° 35′ 08″ Oriento / 50.2594444444 °N, 3.58555555556 °O / 50.2594444444; 3.58555555556 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ruesnes [+]
vdr
Blazono de Ruesnes.
Blazono de Ruesnes.

Geografio redakti

Ruesnes estas unu el la multaj vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Le Quesnoy. La regiono de Le Quesnoy troviĝas centre de triangulo formita de Valenciennes, Cambrai kaj Maubeuge, okcidente de la forsto Mormal.

La vilaĝo Ruesnes troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Ruesnes etendiĝas sur 6,75 km². Ĝi havas landlimojn kun la komunumoj Bermerain, Sepmeries kaj Beaudignies

Historio redakti

La blazono de Ruesnes estis origine tiu de la familio Capy (aŭ Cappy), la lokaj landsinjoroj en la 17-a kaj 18-a jarcentoj.

Vidindaĵoj redakti

La mortmonumento de Ruesnes situas sur la placo antaŭ la urbodomo. Cetere videblas la kastelo de Ruesnes proksime al la loka preĝejo, malantaŭ la sama placo. Viziteblas malgranda lageto ĉe la vojo al Beaudignies.

Administrado redakti

Ruesnes apartenas al la kantono Quesnoy-Est, kies ĉefurbo estas Le Quesnoy. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ redakti