Ruggero Leoncavallo

Ruggero Leoncavallo (esperantigite Ruĝero Leonkavallo) (n. 23-an de aprilo 1857 en Napolo; m. 9-an de aŭgusto 1919 en Montecatini Terme) estis itala komponisto. Li monfamiĝis pro sia verisma opero Pagliacci (Gepajacoj).

Ruggero Leoncavallo
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1857 (1857-04-23)
en Napolo
Morto 9-an de aŭgusto 1919 (1919-08-09) (62-jaraĝa)
en Montecatini Terme
Tombo Madonna del Ponte Church
Lingvoj itala
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Alma mater Universitato de Bolonjo • Music conservatory of Naples
Okupo
Okupo libretisto • komponistopianistoscenaristo
Verkoj Pagliacci
vdr

Vivo redakti

Leoncavallo naskiĝis en Napolo kaj ricevis sian muzikinstruon en la Konservatorio San Pietro a Majella. Ekde 1882 ĝis 1886 li vivis en Parizo, kie ekestis sia simfonia poemo La nuit de mai. Post kelkaj jaroj kiel instruisto kaj malsukcesaj provoj surscenigi plurajn operojn, li travivis en 1890 la grandan sukceson de la opero Cavalleria rusticana de Pietro Mascagni. Post tio li komponis sian propran verisman operon Pagliacci. Ĝi estis prezentita unuan fojon en 1892 en Milano kaj tuj estis sukcesa; ĝi estas lia ununura komponaĵo, kiu eĉ hodiaŭ estas ero de la norma operrepertuaro.

Sekvajare oni surscenigis en Milano sian operon I Medici, sed nek ĉi tiu nek Chatterton (1896) – ambaŭ operoj el sia frua verkaro – gajnis la favoron de la publiko, kion li refoje atingis nur per la prezentado de La Bohème en Venecio en 1897. Du tenorarioj el ĉi tiu opero foje estas prezentataj, precipe en Italio. Pluaj operoj estis Zazà (1900), Der Roland von Berlin (1904) kaj Zingari (ciganoj, 1912), kiun oni tamen (escepte la baritonarion el Zazà) ne plu surscenigas. La operon Der Roland von Berlin (Il Rolando di Berlino) Leoncavallo verkis kiel mendo de la Germana imperiestro, ĝi estis unuafoje prezentata en Berlino.

Leoncavallo estas rigardata de multaj kiel la plej grava itala libretisto siatempa post Arrigo Boito.

Lia unua tombo estis en Florenco, hodiaŭ tamen ĝi troviĝas en la portiko antaŭ la preĝejo „Madonna di Ponte“ en Brissago (Svisio).

Komponaĵoj redakti

Operoj redakti

  • I Medici
  • Chatterton
  • La Bohème
  • Zazà
  • Der Roland von Berlin
  • Pagliacci
  • Maia
  • Zingari
  • Mimi Pinson
  • Edipo Re
  • Goffredo Mameli

Operetoj redakti

  • La jeunesse de Figaro
  • Malbrouck
  • La reginetta delle rose, Teatro dell'Opera Romo kaj Teatro Giacosa Napolo 1912
  • Are you There?
  • La candidata
  • Prestami tua moglie
  • A chi la giarrettiera?
  • Il primo bacio
  • La maschera nuda

Komedioj redakti

Literaturo redakti

Konrad Dryden: Leoncavallo Life and Works. Scarecrow Press, 350 S., MD. 2007.

Eksteraj ligiloj redakti