La Ruhr-Altaĵoj (germane Ruhrhöhen) estas montetoĉeno norde de la malsupra Ruhr. Ili formas la okcidentan plilongigon de la Montaro Ardey kaj de la Montoĉeno Haar. La Ruhr-Altaĵoj pasas de oriente okcidenten trans la urbaj teritorioj de Duisburg, Mülheim ĉe Ruhr, Essen kaj Bochum kaj formas akvodislimon inter Ruhr kaj Emscher. Suden etendiĝas kiel partoj de la maldekstra Rejnlanda Ardeza Montaro, la Marka kaj la Berga Landoj kun siaj arbaroj. Norden la tereno defalas al la glaciepokaj leŭso-areoj de la Vestfala Hellweg kiel ero de la Vestfala Golfo respektive de la Nordgermana Malalta Lando. La Ruhr-Altaĵoj ebligas rigardon vaste super la Ruhr-Regionon.

Ruhr-Altaĵoj
Altaĵo
Rigardo ekde la Korte-Rifo en Essen, dekstre la Ruhr-Altaĵoj, maldekstre la Berga Lando
Rigardo ekde la Korte-Rifo en Essen, dekstre la Ruhr-Altaĵoj, maldekstre la Berga Lando
Rigardo ekde la Korte-Rifo en Essen, dekstre la Ruhr-Altaĵoj, maldekstre la Berga Lando
montara sistemo [+]

LandoGermanio
Koordinatoj51° 25′ 20″ N, 6° 57′ 35″ O (mapo)51.42226.95972Koordinatoj: 51° 25′ 20″ N, 6° 57′ 35″ O (mapo)


Ruhr-Altaĵoj (Nordrejn-Vestfalio)
Ruhr-Altaĵoj (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Ruhr-Altaĵoj
Ruhr-Altaĵoj

Ruhr-Altaĵoj (Germanio)
Ruhr-Altaĵoj (Germanio)
DEC
Ruhr-Altaĵoj
Ruhr-Altaĵoj

Map
Ruhr-Altaĵoj
vdr

La Ruhr-Altaĵoj estas formitaj el rokaĵoj de la karbonio, al kiuj apartenas tavoloj de ardezo, minkarbo kaj Ruhr-Sabloŝtono en revena sinsekvo. Ili ekestis kiel sedimentoj antaŭ proksimume 290 milionoj da jaroj en namurio, fazo de supra karbonio. Malfermejoj kiel Ŝtonminejo Klosterbusch aŭ de la Geologia Ĝardeno, ambaŭ en Bochum, montras la sinsekvojn de la Variska Faldiĝo. Dum la kretaceo la altaĵoj konsistigis la sudan bordon de tropika maro, kies sedimentoj kiel marno nun kovras la norden defalan karbonion.

Sur la dorso de la Ruhr-Altaĵoj antaŭ kelkaj mil jaroj ekestis la Vestfala Hellweg kiel ligo de la Malsupra Rejno ĝis la nuna Corvey ĉe la rivero Vezero. Al la urbopartoj apartenas Haarzopf, Essener Stadtwald, Eiberg, Höntrop, Linden, Weitmar , Stiepel kaj Kalwes. Oriente de Kalwes la rivereto Oelbach limigas la montetoĉenon orienten. Al la plej elstaraj fortikaĵoruinoj apartenas la Nova Isenburg norde de la Lago Baldeney, la plej konata vilao estas Vilao Hügel en Essen.