Rulŝtuparoeskalatoro[1] estas vertikala transporta sistemo, konsistanta el ŝtuparo kun ŝtupoj, kiuj moviĝas supren aŭ malsupren. La ŝtupoj havas sube radetojn, kiuj laŭ relo kuras en formo de banto. Pleje ŝtuparoj havas du kunmoviĝantajn mantenilojn kun la sama rapideco en la sama direkto.

Rulŝtuparoj en Jokohamo, Japanio.

La unuan rulŝtuparon (kun angulo de 25°) inventis Jesse W. Reno en Usono, 1892. Ĝi transportis la pasaĝerojn sur latoj, alfiksitaj al rubando. La manrelo ne moviĝis komence, sed samjare aperis ankaŭ speco kun kunmoviĝanta manrelo.

Charles Seeberger eltrovis la rulŝtuparon kaj instalis ĝin kiel allogaĵo je Coney Island, Nov-Jorko en 1897. Li eklaboris ĉe la Otis Elevator Company, kiu en 1900 produktis la unuan komercan rulŝtuparon por la Internacia ekspozicio en Parizo. La unua rulŝtuparo en Hungario ekservis en 1931, en la Korvin Áruház.

La hodiaŭaj rulŝtuparoj havas la movangulon de 30°, transportas je maks. 20 m, altiĝante 3–4 m inter la etaĝoj. Ili funkcias per elektra kurento, ĉen- kaj dentrada movado. La ŝtuparon tenas du gvidreloj en la necesa ebeno. Fine de la rulŝtuparo troviĝas kombila instalaĵo. Se premiĝas io inter la ŝtupon kaj kombilon, aŭtomato haltigas la rulŝtuparon (ankaŭ ĉe disiĝo de la ĉeno, manrelo).

La maksimuma rapido de ĝi estas ĉirkaŭ 36 m/s, transporta kapacito estas 6000 pasaĝeroj je horo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. PIV 2005.