Rullagro estas tipo de lagro, ĝis estas bazita sur la principo de rulado anstataŭ de glito. La glitan froton oni anstataŭigas per rula froto, kiu estas multe pli malgranda. Ĉe glitlagro estas la koeficiento de froto dum la duonlikva froto 0,01 kaj ĉe la likva froto ĝi sinkas sub 0,01. Ĉe globlagroj kaj rulet-lagroj estas la koeficiento de froto 0,001 ĝis 0,003. Tiajn malgrandajn valorojn de frot-koeficientoj ĉe glitlagroj povas atingi nur la plej perfekte produktitaj segmentaj lagroj dum likva froto kaj dum plena funkciado. Dum ekiro estas ilia koeficiento de froto multe pli granda ĉar komence la froto estas duonseka kaj duonlikvaĵa.

Rullagro
vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr
Animacio de globlagro

Rullagrojn oni dividas je radialaj kaj aksaj. Plejparto de la radialaj lagroj povas reteni ankaŭ laŭaksajn fortojn kaj kelkaj specoj de la aksaj lagroj povas reteni ankaŭ la radialajn fortojn. Diferenco inter tiuj du specoj de lagroj ne estas tiel unusenca kiel ĉe la glitlagroj.

La rullagro konsistas kutime el interna ringo kaj ekstera ringo, el rulkorpoj kaj el kaĝo tenanta la rulelementojn en reciproke ĝustaj distancoj kaj malhelpanta ilian reciprokan froton. La rulaj korpetoj, interna kaj ekstera ringo, estas produktataj el tre malmola, speciala kromia aŭ kromi-nikela ŝtalo. Oni ilin hardas. Kaĝoj produktitaj el lado estas malpezaj, oni povas ilin facile produkti per premado kaj ili ne kaŭzas grandan reziston al lubrikaĵo. Nur ĉe kelkaj specoj de pli grandaj lagroj oni produktas la kaĝojn el speciala gisfero, latuno, el malpezaj metaloj aŭ el sinteza rezino armita per teksaĵo. La tutan lagron oni metas en lagro-skatolon kiel ne-malmulteblan tuton.

Radialaj rul-lagroj estas dividitaj:

Laŭ speco de rulaj korpetoj je globaj kaj ruletaj. Laŭ nombro de rulaj vicoj je unuvicaj kaj duvicaj.

  • Glob-lagroj
    • Unuvicaj globlagroj. Tiuj ĉi lagroj havas sufiĉe profundan rulvojon en ambaŭ ringoj. La globetoj preskaŭ senlude sin kroĉas en ringoj, tial la lagro havas grandan portpovon en laŭaksa direkto. Ĉi tiu lagro ne konformiĝas al fleksiĝo de la ŝafto nek al ĝia voblado, la lagro postulas precizan samaksecon de la ŝafto kaj la lagra korpo. Unuvicaj glob-lagroj konvenas por ĉiudirektaj ŝarĝoj kaj ili povas reteni grandan laŭaksan ŝarĝon ankaŭ ĉe alta nombro de rivoluoj. Globlagroj kun oblikva kontakto havas la kanelon de ambaŭ ringoj aranĝitan tiel, ke rektokunliganta tuŝpunktojn de unuopaj globoj ne estas orta al la akso de ŝafto. Tial oni povas tiujn lagrojn uzi ankaŭ por pli grandaj laŭaksaj ŝarĝoj.
    • Duvicaj klineblaj globlagroj havas du vicojn de globetoj kun komuna ekstera rulvojo. La interna ringo kune kun la globetoj tial povas dekliniĝi en certaj limoj ĉirkaŭ la centro de la lagro.
  • Ruletaj lagroj havas rekt-linian kontakton de la rulaj korpetoj kun la ringoj de lagro. Oni uzas ilin por grandaj radialaj ŝarĝoj. Ilia ŝarĝeblo estas pli granda ol ŝarĝeblo de same grandaj globlagroj, ĉar la kontakto de ruleta korpeto kun la rul-vojo ne estas punkta sed linia.
  • Barel-rulilaj lagroj estas duvicaj klineblaj bareletaj lagroj, kiuj havas du vicojn de bareletoj milde ventroformaj, t.e. ruletoj. Ambaŭ vicoj havas komunan sferan rul-vojon en ekstera ringo kaj tial ili povas konformiĝi al malgrandaj dekliniĝoj de la ŝafto. Ĉi tiuj lagroj havas el ĉiuj rul-lagroj la plej grandan radialan portopovon. Ĉar la aksoj de bareletoj estas klinitaj kompare al akso de ŝafto, la lagro havas ankaŭ grandan laŭaksan portivon.
  • Konuset-lagroj la lagroj havas rulajn korpojn en formo de ortaj hakitaj konusetoj. Frontoj de konusetoj estas kondukataj per malaltaj flanĝoj de interna ringo. Konuset-lagroj estas malfermitaj. Tio signifas, ke ilian eksteran ringon oni povas libere depreni. Oni muntas ĉiam du konusetajn lagrojn kontraŭ si. Ĉiu el tiuj lagroj retenas laŭaksan premon en unu direkto. Ĉar la pozicio de konusetoj estas oblikva, la lagroj retenas radialan kaj ankaŭ aksajn fortojn.
  • Nadlaj lagroj estas speciala speco de ruletaj lagroj, ĉe kiuj la longo de ruletoj estas esence pli granda ol ties diametro. Tiujn ĉi longajn ruletojn oni ne povas produkti tiel precize kiel la mallongajn ruletojn, krom tio la kondukado de longaj ruletoj estas malfacila. Tial la koeficiento de froto ĉe nadlaj lagroj estas kelkoble pli granda ol ĉe la normalaj ruletaj lagroj. Nadlaj lagroj kutime ne havas la kaĝon kaj la nadloj sin reciproke tuŝas, por ke ili ne oblikviĝu. La lagroj povas reteni nur radialan ŝarĝon. Oni ilin uzas nur ĉe pendola movo, ĉe manko de spaco en direkto kaj ĉe frapepuŝa ŝarĝo. Iam oni uzas la nadlajn lagrojn ankaŭ sen interna ringo, do la nadloj ruliĝas rekte sur la pivoto. Iam mankas ankaŭ la ekstera ringo ekzemple en okulo de biela kapo.

Aksaj rul-lagroj estas dividataj laŭ la speco de rulaj korpoj globaj kaj ruletaj (bareletaj) kaj laŭ la direkto de ŝarĝo je unudirektaj kaj ambaŭdirektaj.

  • Unudirektaj globlagroj havas unu vicon de globetoj inter du plataj ringoj. La turnebla ringo estas fiksita sur pivoto (ŝafto), la senmova ringo en korpo de lagro. Ĉi tiujn lagrojn oni nomas unudirektaj, ĉar ili povas reteni laŭaksajn fortojn nur unudirekte. La radialan ŝarĝon tiuj lagroj reteni ne povas.
  • Ambaŭdirektaj glob-lagroj havas du vicojn de globetoj, ĉiu retenas unu direkton de aksa ŝarĝo. La globetoj ruliĝas sur tri ringoj. La meza ringo estas turnebla kaj estas fiksita al pivoto. Ambaŭ ekstremaj ringoj apogas sin al lagra korpo. Tiuj ĉi lagroj retenas ambaŭdirektan aksan ŝarĝon. La radialan ŝarĝon ili reteni ne povas.
  • Klineblaj rulet-lagroj havas unu vicon de oblikve metitaj, milde konveksaj ruletoj (bareletoj), kiuj cirkulas sur sfera apoga surfaco kun granda radiuso. Ankaŭ la frontaj facoj de la ruletoj estas milde rondigitaj. La lagroj havas grandan ŝarĝpovon kaj povas reteni ankaŭ la radialajn fortojn.