Rumana Ortodoksa Eklezio

memstara ortodoksa eklezio

La Rumana Ortodoksa Eklezio (rumane Biserica Ortodoxă Română) estas memstara ortodoksa eklezio. Ĝi estas en plena kuneco kun aliaj ortodoksaj eklezioj, kaj estas rangigita sepa en la ordo de antaǔeco. La primaso de la eklezio havas la titolon patriarko. Ĝia aǔtoritato ampleksas la teritorion de Rumanio, kun diocezoj por rumanoj loĝantaj en apuda Moldavio, Serbio kaj Hungario, krome diasporaj komunumoj en Mezeǔropo kaj Okcidenta Eǔropo, Norda Ameriko kaj Oceanio.

Rumana Ortodoksa Eklezio
emblemo
ortodoksisma patriarkujo • nacia eklezio
Komenco 1872 vd
Lando(j) Rumanio vd
Sidejo Bukareŝto
Ĉefestro(j) Danielo de Rumanio vd
Membro de Monda Konsilio de Eklezioj vd
Posedatoj Bucharest National Cathedral vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Rumana Ortodoksa Eklezio
( Biserica Ortodoxă Română )
Orientiĝo Ortodoksa
Geografiaj lokoj Rumanio kaj Moldavio
Nombro de membroj 18 806 428 en Rumanio;
720 000 en Moldavio
Oficiala retpaĝaro www.patriarhia.ro
vdr

Ĝi estas la nura Ortodoksa eklezio uzanta latinidan lingvon. La plimulto de homoj en Rumanio (18.817.975, aǔ 86,8 % de la loĝantaro, laǔ la censo de 2002) apartenas al ĝi, kune kun proksimume 720.000 moldavianoj. La Rumana Ortodoksa Eklezio estas la dua plej granda post la Rusa Ortodoksa Eklezio.

Subtenantoj de la Rumana Ortodoksa Eklezio iam nomas ĝin Dreapta credinţă („ĝusta kredo“; komparu al greka ὀρθὴ δόξα „ĝusta kredo“). Ortodoksaj kredantoj iam koniĝas kiel dreptcredincioşi (~ ĝustakredantoj) aŭ dreptmăritori creştini.

Rilato al la ŝtato redakti

Kontraste al la plejparto de komunistaj ŝtatoj, la Ortodoksa Eklezio en Rumanio ne estis submetita al severaj persekutoj, kvankam la tuta eklezia vivo estis severe kontrolita de la ŝtato.

Laŭleĝe, la Rumania Ortodoksa Eklezio ne estis disigita de la ŝtato de 1944 ĝis 1965. La komunista reĝimo ankaŭ pagis salajron el ŝtataj rimedoj al pastroj. Pro tio, la eklezio konsekvenca subtenis la eksteran politikon de la Čaușescu reĝimo, rezignis pri kritiko de la interna politiko kaj subtenis politikon kontraŭ la Sovetunio kaj hungaroj. La metropolito Antonio eĉ defendis la Čaușescu programon por demolii ekleziojn kiel parto de necesaj urbiĝo kaj modernigo en Rumanio. La patriarko subtenis Čaușescu ĝis la fino de la reĝimo.

Post la falo de Čaușescu, la ŝtato konservas kontrolon super kelkaj aspektoj de eklezia administrado de posedaĵo kaj financoj. Ĝis nun, 60% de la salajro de rumaniaj klerikoj estas pagataj de la ŝtato. Tio samas por ĉiuj de la ŝtato rekonitaj religioj en Rumanio. Aldone, la ŝtato financas ĉiujn kostojn de ortodoksaj seminarioj kaj kolegioj kaj subtenas eklezian konstruadon.

Famaj teologoj redakti

Referencoj redakti

  1. Pe scurt, 30 decembrie 2008, Ciprian Bâra, Ziarul Lumina. Arkivita el la originalo je 2015-06-06. Alirita 2015-03-28.