Rumana nacia teamo de futbalo

vira nacia teamo de futbalo

La vira rumana nacia teamo de futbalo dum la 1990-aj jaroj konsideriĝis unu el la plej fortaj futbalistaj teamoj de Eŭropo. Kvankam Rumanio jam partoprenis en la unuaj tri turniroj pri la Futbala Mondpokalo dum 1930, 1934 kaj 1938, nur la lasta jardeko de la 20-a jarcento alportis signifajn internaciajn sukcesojn.

Rumanio
Rumanio
asocio Federaţia Română de Fotbal
Romana Futbal-Federacio
konfederacio UEFA
manaĝero Victor Piţurcă
golreĝo Gheorghe Hagi (35)
stadiono Stadionul Ghencea
Ghencea Stadiono
FIFA kodo ROU
unua matĉo  Jugoslavio 1-2
Flago de Rumanio Rumanio
1922
plej granda gajno Flago de Rumanio Rumanio 9-0
 Finnlando
1973
plej granda perdo Flago de Hungario Hungario 9-0
Flago de Rumanio Rumanio
1948
Futbala Mondpokalo
aperoj 7 (unua en 1930)
plej bona rezulto Kvaron-finalo
1994
Eŭropa Futbal-Ĉampionado
aperoj 4 (unua en 1984)
plej bona rezulto Kvaron-finalo
2000
vdr

Grandan kontribuon pri tio havis la futbalisto Gheorghe Hagi. Kun li kiel teama kapitano la rumanoj trifoje sinsekve kvalifikiĝis por la Futbala Mondpokalo (1990, 1994, 1998) kaj dufoje por la Eŭropa Futbal-Ĉampionado (1996, 2000). Dum la mondpokala turniro 1994 la rumana teamo atingis la kvaronfinalon, per venko super la teamo de Argentino, sed poste per iom da malbonŝanco malvenkis kontraŭ la sveda teamo.

Dum la eŭropa ĉampionado de 2004 kaj la mondpokala turniro de 2006 ne sukcesis la kvalifikiĝo, sed por la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 la rumanoj sen malvenko en sia grupo klare atingis sian partoprenon.