Rumburak (pron. Rumburak’) estas persono el ĉeĥaj fabelaj televidserioj kaj filmo pri Arabela.

Rumburak
fikciulo en televida serio
Verko Arabela
Informoj
Sekso vira
vdr
Rumburak en prezento de Jiří Lábus
Gladiolus 'Rumburac'

Origine li estas malaltranga sorĉisto je la reĝa kortego. Sed li ŝtrebas avanciĝi, konkeri la fabel-regnon, iĝi moŝtulo, diktatoro. Per helpo de ĉefsorĉistino kaj de la diableto Blekota li provas realigi tiujn planojn, eĉ el la fabel-regno atingas la mondon de la homoj. Sed li fiaskas, do post kelkaj jaroj li denove provas, helpe de ĉefa kaj subĉefa sorĉistinoj, de s-ro Vastevidulo, la servistino Roksana kaj de la naiva onklo Pompo.

La personon Rumburak korpigis la aktoro Jiří Lábus. Rumburak aperas en la serioj de reĝisoro Václav Vorlíček »La fabela fianĉino« (»Arabela«, 1979/80), »La fabela fianĉino revenas« (»Arabela se vrací«) kaj en la filmo »Magia korvo Rumburak« (»Rumburak«).

Eksteraj ligiloj redakti