Rumio estas kartludo kun multaj variaĵoj, kiaj Rummikub.

Rumio

emblemo

kartludo
vdr

La kartaro de rumio redakti

Rumio estas kartludo por du aŭ pli da ludantoj. La kartaro konsistas el 61 kartoj:15 tem-grupoj kun po 4 identaj aŭ similaj bildoj (ekzemple floroj, ŝipoj, konstruaĵoj, pejzaĝoj, sportoj, aŭtomobiloj k.s.) kaj unu ĵokero. La ĵokero ne apartenas al iu tem-grupo sed povas laŭvole anstataŭi iun ajn karton. Se estas pli ol du ludantoj, estas konsilinde uzi duoblan kartaron, t.e. 122 kartojn: 15 tem-grupojn kun po 8 kartoj plus 2 ĵokeroj.

Reguloj de la ludo redakti

Oni elektas la disdonanton, donante al ĉiu ludanto arbitran nombron da kartoj; kiu ricevas la ĵokeron, estas la disdonanto por tiu partio. Post intermiksado de la kartaro, dek kartoj estas disdonataj al ĉiu ludanto laŭvice maldekstre de la disdonanto. La talono aŭ kartoj restantaj ĉe la disdonanto post disdonado, estas metite frontmalsupren meze de la tablo. La plej supra karto estas transturnita kaj kaj metita frontsupren apud la talono. La ludantoj devas teni siajn kartojn en la manoj tiel, ke aliaj ludantoj ne povas vidi la bildflankojn.

La celo de rumio estas kolekti en la mano grupojn de 3 aŭ 4 samtemaj kartoj. La ludanto maldekstre de la disdonanto komencas la ludon, kiu antaŭeniras laŭ la direkto de la horloĝmontrilo. Ludanto povas aŭ preni la plej supran karton de la talono aŭ la karton, kiu montriĝas apud la talono. Se oni povas uzi karton, kiun oni prenis de la talono, oni metas ĝin en sian manon kaj formetas unu el siaj kartoj frontsupren apud la talono. Se oni ne povas uzi la prenitan karton, oni same formetas ĝin apud la talono. Ludanto rajtas preni videblan karton nur se ŝi aŭ li havas en sia mano du aŭ tri samtemajn kartojn por formi grupon. Tiun grupon oni demetas antaŭ si sur la tablon kaj poste formetas unu el siaj kartoj, por ke ŝi aŭ li ne havu entute pli ol dek kartojn. Ludanto rajtas preni nur la plej supran el tiuj, kiuj kuŝas apud la talono. Ne estas devige tuj surtabligi trionojn aŭ kvaropojn da kartoj kolektitajn en la mano de ludanto. Se ludanto jam demetis tri kartojn de unu aŭ pluraj grupoj, kaj je je aŭ ŝia aŭ lia vico aperas videbla karto apud la talono, kiun ŝi aŭ li povas uzi por formi kvaropon, ŝi aŭ li rajtas preni ĝin por aldoni al la triopo. La ludado daŭras ĝis unu el la ludantoj sukcesas demeti ĉiujn siajn 10 kartojn, aranĝitajn en grupojn de tri aŭ kvar samtemaj kartoj. Ŝi aŭ li anoncas rumio kaj fariĝas gajninto de tiu partio. Dum la ludado oni devas esti atenta kaj ne formeti tro frue bildojn apartenantajn al tem-grupoj, kiujn aliaj ludantoj kolektas. Tion oni povas fari, kiam oni jam estas preta voki rumio.

Lingvolerna celo de rumio redakti

Por akiri praktikon en uzo de la parola lingvo (pensante pri Esperanto), ĉiu ludanto devas havi eblon vidi la bildojn en la kartaro antaŭ la komenco de la ludo por povi lerni la nomojn de la objektoj kaj la personoj kaj ankaŭ aliajn vortojn kaj esprimojn utilajn por priskribi la enhavon de la bildoj. Dum ludado, ludanto, kiu formetas kartojn, demetas sur la tablon triopon aŭ kvaropon da kartoj, aŭ prenas de la frontsupraj kartoj apud la talono, devas per kelkaj simplaj frazoj priskribi la bildon. Kiu nekapablas fari tion, devas rezigni ludon dum tiu vico.

 


Eksteraj ligiloj redakti