Runer JONSSON (naskiĝis la 29-an de junio 1916 en Nybro, Svedio; mortis la 29-an de oktobro 2006) estis sveda ĵurnalisto kaj verkisto. Aparte li konatiĝis per serio de sep infanaj libroj pri la vikinga knabo Vicke Viking, kiu tradukiĝis al multaj lingvoj kaj interalie en la germana lingvo konatiĝis je la nomo Wickie und die starken Männer.

Runer Jonsson
Persona informo
Naskiĝo 29-an de junio 1916 (1916-06-29)
en Nybro
Morto 29-an de oktobro 2006 (2006-10-29) (90-jaraĝa)
en Nybro
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto • verkisto de porinfana literaturo vd
Verkado
Verkoj Vicke Viking
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jam en aĝo de 13 jaroj li laboris por la gazeto Nybro Tidning[1] kaj en aĝo de 19 jaroj, en 1936, iĝis ties sola redaktoro. En tiu pozicio li aparte elstaris pro sia kuraĝa kontraŭo de la faŝisma nacisocialismo. Krome li ankaŭ verkis artikolojn por aliaj gazetoj.

Kiel aŭtoro li aparte verkis infanan literaturon. Krom la jam menciitaj libroj pri la knabo Vicke Viking elstaras pluraj libroj pri knabo de la bronzepoko, "Ulme el Olando" aŭ svede Ulme från Öland.

Premioj redakti

En 1965 li ricevis la Germanan Premion pri Infana Literaturo (Deutscher Jugendbuchpreis), kaj en 1996 la Premion "Emil" de la Kristana Akademio de Smolando.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti