Rusenorsko estas rus-norvega piĝino, uzita por komerco ĉe la limo de Norvegio kaj Rusio ĝis la 1920-aj jaroj, kiam la limo estis fermita.

Rusenorsko
russenorsk, kak-sprek, moja-po-tvoja.
piĝino
piĝino aŭ kreola lingvo • norvega lingvorusa lingvo
Parolita en Norvegujo
Regiono Norda Norvegujo
Parolantoj Neniuj
Skribo Latina alfabeto
Morto En la 1920aj jaroj
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 -
  SIL -
  Glottolog russ1267
Angla nomo Russenorsk
Franca nomo russenorsk
vdr

Kiam la piĝino aperis, ne klaras, sed ĝi estas menciata almenaŭ de la komenco de la 19-a jarcento.

Forestas bona detala priskribo de tiu piĝino, ĝi estas konata nur laŭ kelkaj neprofesiece dokumentitaj dialogoj.

De multaj aliaj piĝinoj rusenorsko diferencas per egala influo de ambaŭ baz-lingvoj: la rusa kaj la norvega lingvo. Inter ĉ. 400 konataj vortoj de rusenorsko proksimume duono venis el la norvega, triono el la rusa kaj la cetero estas anglaj, finnaj, sameaj, germanaj ka. vortoj.

Multaj vortoj de la piĝino estas egale similaj al iuj rusaj aŭ norvegaj. Temas ne nur pri internaciaj vortoj (kajuta, vin ka.), sed ankaŭ pri plurfunkcia prepozicio po (rusa по kaj la norvega paa). En rusenorska frazo "Nu davaj drinkom" vorteto nu povas esti komprenata norvege ("nun") aŭ ruse ("nu", "do"). Norvega mange ("multe") kaj rusa mnogo li ("ĉu multe") donis rusenorskan vorton mangoli.

Rusenorsko estas stranga ekzemplo de "malŝparema" piĝino: multaj ĝiaj vortoj havas du sinonimajn formojn — rusbazitan kaj norvegbazitan. Eta/den ("tiu ĉi"), njet/ikke ("ne") ks. Interesas la tendenco: rusoj preferis uzi norvegajn sinonimojn, norvegoj — la rusajn. Eble pro tio unu el la nomoj de rusenorsko estas moja po tvoja (kio signifus en rusenorsko "mi [parolas] laŭ vi", "mi [parolas] en via maniero").

Sintakso de ĉeverba negacio en rusenorsko ne estas simila al rusa aŭ norvega, sed tipa por la finna lingvo, kio igas supozi pri ekzisto de antaŭulaj piĝinoj, finnbazitaj, kiujn sciis la lokaj norvegoj kaj rusoj. Jen ekzemplo de negacia frazo: Po den dag ikke Russefolk arbej ("En tiu tago rusoj ne laboras") — inter la negacio (ikke) kaj la verbo (arbej) staras alia vorto, kio ne povus esti en la rusa aŭ en la norvega.

Predikato ĉiam staras fine de frazo, kio estas nenormala en ambaŭ la rusa kaj la norvega, sed kutima por piĝinoj. Unu el la klarigaj hipotezoj pri tio estas, ke tia vortordo estas "la plej natura", "la plej facila" por parolantoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti