Ruská Voľa nad Popradom

Ruská Voľa nad Popradom (hungare Poprádökrös [poprAdokroŝ], rutene Руська Воля над Попрадом [ruska volja nad popradom]) estas malgranda vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Ruská Voľa nad Popradom
hungare: Poprádökrös, rutene: Руська Воля над Попрадом
municipo
Preĝejo en Ruská Voľa nad Popradom
Oficiala nomo: Ruská Voľa nad Popradom
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Stará Ľubovňa
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Ŝariŝo
Najbaras kun Leluchów Pollando
Rivero Poprad
Situo Ruská Voľa nad Popradom
 - alteco 515 m s. m.
 - koordinatoj 49° 17′ 49″ N 20° 56′ 14″ O / 49.29694 °N, 20.93722 °O / 49.29694; 20.93722 (mapo)
Areo 6,022738 km² (602,27 ha)
Loĝantaro 99 (31.12.2010)
Denseco 16,44 loĝ./km²
Unua skribmencio 1588
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 065 42
Telefona antaŭkodo +421-52
Aŭtokodoj SL
NUTS 526991
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Ruská Voľa nad Popradom
Retpaĝo: ruskavolanadpopradom.sk
Portalo pri Slovakio
Municipa ofico en Ruská Voľa nad Popradom

Situo redakti

Ruská Voľa nad Popradom situas laŭ la pola landlimo (sen trairejo), laŭ ĉefvojo Bardejov-Stará Ľubovňa. La lasta urbo troviĝas je 27 km.

Historio redakti

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1588 en formo "Nowawolya". La unuaj loĝantoj estis rutenoj. En 1600 oni komputis tie 7 domojn. En 1787 114 vilaĝanoj loĝis en 12 domoj, en 1828 260 vilaĝanoj en 33 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Orosz-Volya, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Poprádökrös 208 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Ŝariŝo, al distrikto de Lipany, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Ruská Voľa nad Popradom 115 homoj, (78 slovakoj, 32 rutenoj).

Vidindaĵoj redakti