Ruth Metzler-Arnold

Ruth Metzler-Arnold naskiĝis la 23-an de majo 1964 en Willisau. Ŝi estas civitanino de Richenthal, Willisau kaj Balgach, svisa politikistino de la Kristandemokrata Popolpartio de Svislando kaj eksa membro de la Federacia Konsilio de Svislando.

Ruth Metzler-Arnold
Persona informo
Ruth Metzler
Naskiĝo 23-an de majo 1964 (1964-05-23) (59-jaraĝa)
en Sursee
Lingvoj germana vd
Loĝloko Apencelo vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de Friburgo vd
Partio Kristandemokratia Popolpartio de Svislando vd
Familio
Edz(in)o Stephan Zimmermann vd
Profesio
Okupo politikisto • manaĝero vd
Aktiva en Berno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ruth Metzler

Edukado kaj profesio redakti

Post studo de jurisprudenco ĉe la Universitato de Friburgo Ruth Metzler translokiĝis kun sia edzo Lukas Metzler al la Kantono Apencelo Interna.

Okaze de la Landkomunumo de 1997 ŝi estis elektita kiel reprezentantino de la Kristandemokrata Partio kiel kantona financministrino. (alemane "Säckelmeisterin"). Tio tamen estis nur parttempa posteno. Ŝi krome laboris en Sankt-Galo por ekonomia kontrolsocieto.

Elektiĝo al la Federacia Konsilio redakti

La 11-an de marto 1999 Ruth Metzler je granda surprizo de ĉiuj observanto estis elektita kiel federacia konsilantino kiel posteulino de Arnold Koller. En la Federacia Konsilio ŝi gvidis la Federacian Departamenton de Justico kaj Polico.

Malekektiĝo redakti

En aŭtuno 2003 la Kristandemokrata Popolpartio de Svislando perdis en la naciaj elektoj multajn seĝojn favore al la dekstra Svisa Popolpartio, kiu tial postulis unu de la du seĝojn de la Kristandemokrata Popolpartio en la Federacia Konsilio por sia gvidanto Christoph Blocher. La 10-an de decembro 2003 tiel la unuan fojon post 1872 estis ne reelektita oficanta federacia konsilanto de Svislando.

Nuna kariero redakti

Nuntempe Ruth Metzler laboras kiel ĉefjuristino en la mastruma komitato de Novartis Francio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti