Rutino (kemio)

kemia kombinaĵo
Rutino
rutino
Plata kemia strukturo de la Rutino
rutino
Tridimensia kemia strukturo de la Rutino
Numerigo de la karbonaj strukturoj de la flavonoj.
Alternativa(j) nomo(j)
  • Rutozido
  • Fitomelino
  • Soforino
  • Birutano
  • Eldrino
  • Globularicitrino
  • Violakverketino
  • Kverketina rutinozido
Kemia formulo
C27H30O16
CAS-numero-kodo 153-18-4
ChemSpider kodo 4444362
PubChem-kodo 5280805
Merck Index 15,8438
Fizikaj proprecoj
Aspekto palflava solidaĵo
Molmaso 610,521 g·mol−1
Denseco 1,817g cm−3
Fandpunkto 195 °C[1]
Bolpunkto 983,1 °C
Refrakta indico  1,765[2]
Ekflama temperaturo 325,4 °C
Solvebleco Akvo:0,125 g/L
Mortiga dozo (LD50) 950 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R25 R36/37/38
Sekureco S26 S36 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501[3]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Rutino, ankaŭ nomata rutozido, kverketino-3-rutinozido kaj soforino estas citrusa flavonoida glikozido trovita en plej grandaj kvantoj en fagopiro[4], folioj kaj petioloj de rabarbo kaj fruktoj de Brazilia arbo Dimorphandra mollis (portugale nomata Fava D'Anta) el familio Fabacoj. La nomo rutino venas de nomo de planto Ruta graveolens, nemanĝebla ĝardena planto, en kiu rutino estis unue trovita.

Kemie rutino estas glukozido formita el flavonolo kverketino kaj disaĥarido rutinozo. Ĝi povas kombiniĝi kun katjonoj, tiel helpante transporton de grundaj nutraĵoj al plantaj ĉeloj. En homa korpo ĝi ligiĝas al Fe2+ jono, tiel malhelpante ĝian ligiĝon kun hidrogena peroksido kaj kreon de tre damaĝaj liberaj radikaloj. Krome, ĝi estas antioksidanto, kiu preventas iuj kankrojn kaj aliajn malsanojn ĉe maljunuloj.

Rutino ankaŭ fortikigas kapilarojn kaj do reduktas simptomojn de hemofilio kaj preventas multajn malbelajn edemojn. Kiel ferulika acido, ĝi ankaŭ reduktas citotoksecon de oksidita maldensa kolesterolo, tiel malgrandigante probablon de koraj malsanoj.

En veterinara medicino rutino estas uzata por prevento de ĥilotorakso en hundoj kaj katoj.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Chemsrc
  2. Chembk
  3. PubChem
  4. Kreft S, Knapp M, Kreft I (November 1999). “Extraction of rutin from buckwheat (Fagopyrum esculentum Moench) seeds and determination by capillary electrophoresis”, Journal of Agricultural and Food Chemistry 47 (11), p. 4649–4652. doi:10.1021/jf990186p.