Ryžoviště

municipo en la distrikto Bruntál‎ de Ĉeĥio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ryžoviště (apartigilo)

Ryžoviště (iam malĝuste Rýžoviště) estas municipo situanta en distrikto Bruntál en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 582 loĝantoj (2023). La nomo Ryžoviště (Braunseifen) estas el minadaferoj. Seifen estas franka vorto kaj ĝi signifas rojon, el kiu oni ekspluatas multekostan metalon per priŝprucado de sablo.

Ryžoviště
germane Braunseifen
municipo
Placo en Ryžoviště
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Ryžoviště
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Bruntál
Administra municipo Rýmařov
Historia regiono Moravio
Montaro Nízký Jeseník
Rivero Bystřice fonto
Situo Ryžoviště
 - alteco 595 m s. m.
 - koordinatoj 49° 52′ 31″ N 17° 21′ 31″ O / 49.87528 °N, 17.35861 °O / 49.87528; 17.35861 (mapo)
Katastro 18,78 km² (1 878 ha) Ryžoviště
Loĝantaro 582 (2023)
Denseco 30,99 loĝ./km²
Unua skribmencio 1190
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 793 56
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0801
NUTS 5 CZ0801 597791
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Rýžoviště
Retpaĝo: www.ryzoviste.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Lomnice, Rýmařov, Huzová, Dětřichov nad Bystřicí, Břidličná kaj Jiříkov.

Historio redakti

La historio de Ryžoviště datiĝas ĉirkaŭ la jaro 1190. La unuaj kolonigistoj estis serĉantoj de multekostaj metaloj kaj oro. Jam en la jaro 1295 estas pruvita fondo de malsanulejo kun kapelo. Ekde 1429 ĝi estas parto de sinjorujo Sovinec. La plej granda evoluo okazis enm la jaroj 1860, kiam la urbeto havis 2953 loĝantojn. En 1874 trafis la urbeton la plej granda katastrofo. Pro incendio forbrulis 106 loĝdomoj, inkluzive de urbodomo, konstruita en 1624, 67 apudaj konstruaĵoj kaj 38 grenejoj plenigitaj per greno. En la jaroj 1886 kaj 1888 estis konstruitaj sinsekve du fabrikoj por produkatdo de silko. La varo estis eksportita ĉefe en Usonon, Anglion, Francion kaj Svision. Post la fino de la dua mondmilito Ryžoviště estis loĝigita plejparte de civitanoj el Valaĥio (el Valašské Klobouky) kaj Hanakio (el Morkovice), sed ankaŭ el aliaj partoj de Moravio, Slovakio kaj Rumanio.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 714
18802 540
18902 563
19002 104
19101 918
19211 680
JaroLoĝantoj
19301 604
1950739
1961734
1970735
1980821
1991710
JaroLoĝantoj
2001679
2014625
2016595
2017593
2018589
2019599
JaroLoĝantoj
2020620
2021600
2022601
2023582

Nomo redakti

  • Ĉeĥe Ryžoviště (1869-1880 kaj 1910 Brunseif, Brunzeif, 1890-1955 Brunzejf), germane Braunseifen.

Pluaj fotoj redakti