Ryszard Kukliński

Ryszard Jerzy Kukliński (Rikardo Georgo Kukliński) (prononcu: kuklinjski), konspira pseŭdonomo Jack Strong (naskiĝis la 13-an de junio 1930 en Varsovio, mortis la 11-an de februaro 2004 en Tampa, Florido, Usono) – kolonelo de Pola Soldataro kaj Usona terarmeo. Heroo de Pollando kaj Usono. Helpis al Usono dum malvarma milito venki Sovetunion. En Moskvo akiris treege sekretajn planojn de la agreso de Ruĝa Armeo al Eŭropo - preventis eksplodon de la tria mondmilito dum kiu Pollando estus atombomba batalkampo (laŭ sovetiaj strategoj travivus nur 4 milionoj da poloj). Kondamnita al mortpuno de polaj komunistoj en la Pola Popola Respubliko, estis senkulpigita en libera Pola Respubliko. Septembre 2016 postmorte laŭ propono de defendministro avancita de Prezidento de Pollando Andrzej Duda al rango brigada generalo.

Ryszard Kukliński
Persona informo
Aliaj nomoj Jack Strong
Naskiĝo 13-an de junio 1930 (1930-06-13)
en Varsovio
Morto 11-an de februaro 2004 (2004-02-11) (73-jaraĝa)
en Tampa
Mortokialo apopleksio
Tombo Armea Tombejo Powązki
Lingvoj pola
Ŝtataneco Dua Pola RespublikoPola Popola Respubliko
Alma mater Akademio de Ĝenerala Stabo
Memorigilo Ryszard Kukliński
Okupo
Okupo militisto • spiono
vdr
Sidejo de la Ĝenerala Stabo ĉe la strato Rakowiecka 4a en Varsovio. Laborloko de kolonelo Rikardo Kukliński dum la jaroj 1964-1981
La lasta militista legitimilo de kolonelo Kukliński
La tombo de kolonelo Rikardo Kukliński en la Militista Tombejo Powązki en Varsovio
Monumento de kolonelo Rikardo Kukliński en la Parko de Henriko Jordan en Krakovo
Memortabulo de kolonelo Rikardo Kukliński en Mariapreĝejo (Gdańsk) / Maria Baziliko en Gdansko

Vivo redakti

Ryszard Kukliński naskiĝis en laborista familio kun katolikaj tradicioj, ligita al Pola Partio Socialista. Lia patro Stanisław, soldato de konspira politika-militista Movado "Glavo kaj Plugilo" dum la dua mondmilito estis arestita pro konspiro kaj pereis en la koncentrejo Sachsenhausen.

Tuj post la milito en la aĝo de 15 jaroj eklaboris en Wrocław, en Urba Gardistaro de Objekto-Ŝirmo; lia tasko estis zorgi pri sapfabriko. En la aĝo de 17 jaroj aniĝis al Pola Popola Armeo. Post tri jaroj finis oficiran lernejon. En la jaroj 1950-1953 soldatservis en la 9-a Infanteria Regimento en Piła. Rapide avancadis. Kiel staba oficiro pretigis interalie planojn de la invado en Ĉeĥoslovakion. En la jaroj 1967-1968 mebris en Internacia Komisiono pri Kontrolo kaj Inspekto de Ĝenevaj Paktoj rilate al Vjetnamio.

Maje 1974 Kukliński estis informita pri la projekto kun kriptonomo "Albatros", kiu antaŭvidis konstruon - kaze de armita konflikto - de tri subteraj bunkroj kontraŭ atombomboj por reprezentantoj de komandantaro de Unuigitaj Armitaj Fortoj de la Varsovia Pakto. Februare 1975 iris al Moskvo kun grupo da oficiroj, en tio kun generalo Czesław Kiszczak, por partopreni dumonatan kurson en Akademio de Ĝenerala Stabo de la Armitaj Fortoj de Rusia Federacio.

En la jaroj 1980-1981 estis oficiro en Ĝenerala Stabo kaj unu el la plej proksimaj kunlaborantoj de generaloj-arkitektoj de estonta militleĝo: Wojciech Jaruzelski, Czesław Kiszczak kaj aliaj.

La 2-an de novembro 1981 oni eksciis pri perfido indikante 5 personojn, kiujn komencis gvati. La 7-an/8-an de novembro 1981 kolonelo Ryszard Kukliński estis evakuita de Pollando, kun la tuta familio, fare de funkciuloj de CIA. Generalo Wojciech Jaruzelski ordonis sekretigi lian fuĝon. Tri jarojn post la fuĝo kaj trifojaj provoj lin forkapti, la 23-an de majo 1984, Kukliński estis kondamnita kontumace al mortpuno de militista juĝejo en Varsovio. La verdikton oni mildigis ĝis 25 jaroj de mallibero en 1990. En 1994 liaj filoj pereis el la manoj de sovetiaj agentoj, la pli aĝa sur kampuso estis kun antaŭpenso kelkfoje dispremita fare de ajnagrunda aŭtomobilo, en kiu oni trovis neniun fingro-spuron. En la jaroj 1995-1997 sekvis proceso de senkulpigo.

Kukliński vizitis Pollandon aprile 1998. Pli frue planis konfeson, sed usonanoj ĝentile tion malkonsilis. Li estis iniciatinto de Katina Monumento en Varsovio, malkovritan la 6-an de majo 1998. Post rehonorigo li ricevis interalie honoran civitanecon de Krakovo kaj Gdansko.

Opinioj redakti

Neniu en la mondo dum la lastaj kvardek jaroj damaĝis al komunismo tiel, kiel tiu polo. Riskante grandan danĝeron Kukliński konsekvence liveris eksterordinare valorajn, alte sekretajn informojn pri sovetunia armeo, operacaj planoj kaj intencoj de Sovetunio, per kio senprecedence kontribuis al daŭrigo de la paco. Tiuj, kiuj konas Kukliński persone, vidas en li homon de la granda karaktero, kuraĝo, polan patrioton kaj heroon.

El la raporto por prezidento Ronald Reagan de la direktoro de CIA - William Casey

Mi bone konis kolonelon Ryszard Kukliński. Tio perfidulo, ne inda al uniformo de la oficiro de Pola Armeo. Li transdonis ĉiujn niajn strategiajn planojn al malamiko. Mi lin memoras de la prepar-periodo al enkonduko de la milita stato en Pollando. Estis la jaro 1981, maje. Al ni turniĝis Kania kaj Jaruzelski kun peto helpi prilabori la planon prilaboratan en la pola Ĝenerala Stabo. En la laboroj partoprenis ankaŭ Kukliński. Li estis tre inteligenta oficiro. "Inteligenta perfidulo".

Marŝalo Viktor Kulikov, vicministro pri defendo de Sovetunio, ĉefa komandanto de la armeoj de la Varsovia Pakto, antaŭvidata komandanto de la soveta agreso al la Okcidenta Eŭropo

Kiam li komencis sian mision por savi Pollandon soveta imperio estis en ofensivo. Kiam ŝajnis, ke la imperio konkeros Eŭropon kaj la mondon, Kolonelo komencis sian solecan batalon kaj venkis. Se la soveta imperio invadus Eŭropon - Pollando ĉesus ekzisti. En tio konsistas la merito de Kolonelo Kukliński - ni estas. Plu restas ne finaranĝitaj maljustaĵoj, sed ni estas ...

Prezidento Lech Kaczyński

Eldiroj de la kolonelo mem redakti

Ĉio, kion mi faris - mi faris pensante pri Pollando. Eĉ se mia ago estus malgranda mi staris ĝustaflanke.

Ju pli longe mi laboris en Ĝenerala Stabo des pli forte mi konvinkiĝis, ke la Pola Militistaro ne servas al la Nacio, sed al imperiaj interesoj de la orienta najbaro. (Invado en Ĉeĥoslovakion kaj Pola ribelo de Decembro 1970)

Neniam mi perfidis polan soldataron. Tio pola ameo perfidis tion, al kio mi ĵuris. Mi ĵuris defendi la nacion, defendi la ŝtaton, sed ne la "popolan regopovon", alie gvidon de unu partio.

Memor-Ĉambro redakti

 
La Tabulo en la Memorĉambro de kolonelo Rikardo Kukliński ĉe la strato Kanonia n-ro 20/22 en Varsovio

La 3-an de majo 2006 en Malnova Urbo de Varsovio ĉe la str. Kanonia 20 (proksime al la Bazilika Ĉefkatedralo de la Sankta Johano la Baptisto) oni solene malfermis la Ĉambron de Memoro pri Kolonelo Kukliński. Alparolis ministro pri nacia defendo Radosław Sikorski, usona oficiro Henry James Nowak kaj majoro Czesław Cywiński, prezidanto de la Monda Asocio de Soldatoj de la Pola Enlanda Armeo. Iniciatinto kaj kreinto de la memorĉambro estis profesoro Józef Szaniawski, ties ĉefgardisto. Post lia morto en strangaj cirkonstancoj en Tatroj gvidas ĝin lia filo Filip Frąckowiak.

En 1998 aperis dokumenta filmo Sprawa pułkownika Kuklińskiego (Afero de la kolonelo Kukliński).

Avancoj kaj distingoj redakti

Bibliografio redakti

 
"Wojna z narodem widziana od środka." / "Milito kun la nacio vidata de interne." - Intervjuo kun estinta diplomita kolonelo Ryszard Kukliński farita en kvina datreveno de enkonduko de la milita stato), 1987 (la interjuo donita al pariza Kultura, n-ro 4/87, sur la foto estas represaĵo eldonita en Pollando samizdate en Gorzów Wielkopolski
  • Wojna z narodem widziana od środka. Rozmowa z b. płk. dypl. Ryszardem Kuklińskim przeprowadzona w piątą rocznicę wprowadzenia stanu wojennego (Milito kun la nacio vidata de interne. Intervjuo kun estinta diplomita kolonelo Ryszard Kukliński farita en kvina datreveno de enkonduko de la milita stato), 1987 (la interjuo donita al pariza Kultura, n-ro 4/87, represaĵo eldonita en Pollando samizdate)
  • Józef Szaniawski, Pułkownik Kukliński. Wywiady, opinie, dokumenty (Kolonelo Kukliński. Intervjuoj, opinioj, dokumentoj), Eldonejo ALFA-Warszawa 1998, p. 514 ISBN 83-7179-111-9
  • Krajewski Andrzej, Zasługa dla Polski (Merito por Pollando), 1999
  • Józef Szaniawski, Samotna misja — pułkownik Kukliński i zimna wojna (Soleca misio - kolonelo Kukliński kaj la malvarma milito), 2000,
  • Józef Szaniawski, Konrad Wallenrod XX wieku. Pułkownik Kukliński (1930-2004), pierwszy oficer Wojska Polskiego w NATO (Konrado Wallenrod de la 20-a jarcento. Kolonelo Kukliński (1930-2004), la unua oficiro de Pola Soldataro en NATO), p. 34 (muzea informilo)
  • Maria Nurowska, Mój przyjaciel zdrajca (Mia amiko perfidulo), 2004
  • Józef Szaniawski, Pułkownik Kukliński. Misja Polska (Kolonelo Kukliński. Pola misio), 2005
  • Józef Szaniawski, Pułkownik Kukliński — tajna misja (Kolonelo Kukliński - sekreta misio), 2008,
  • Benjamin Weiser, Ryszard Kukliński. Życie ściśle tajne (Vivo strikte sekreta), 2009
  • Józef Szaniawski, Imperium zła. Rosja przeciw Polsce i Europie (Imperio de malbono. Rusio kontraŭ Pollando kaj Eŭropo), Ex libris, Warszawa 2011, p. 189
  • Sławomir Cenckiewicz, Atomowy szpieg. Ryszard Kukliński i wojna wywiadów (Atoma spiono. Ryszard Kukliński kaj la milito de spionagentejoj), 2014
  • Jack Strong, politika trilero de 2014, filmo reĝisorita de Władysław Pasikowski

Fonto redakti

  • Aldono Misja Kuklińskiego (Misio de Kuklińki) al "Nasz Dziennik", n-ro 76 (4874), la 8-9-an de februaro 2014

Vidu ankaŭ redakti

Interesaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti