FENICHEL Sámuel [fenikel] estis hungara arkeologo, kolektisto de etnografiaĵoj kaj natursciencaĵoj naskiĝinta en Nadjenjedo la 25-an de aŭgusto 1868 kaj mortinta en Stephansort (Papuo-Nov-Gvineo) la 12-an de marto 1893.

Sámuel Fenichel
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1868 (1868-08-25)
en Aiud
Morto 12-an de marto 1893 (1893-03-12) (24-jaraĝa)
en Stephansort
Okupo
Okupo arkeologo • entomologo
vdr

Kariero redakti

Sámuel Fenichel studis en sia naskiĝurbo arkeologion ĉe Károly Herepei. De 1888 li estis preparisto en la altlernejo pri bestmedicino en Bukareŝto, de 1889 li laboris en rumana arkeologio. Dum la elterigoj en Dobruĝo li konatiĝis kun ornitologo A. Grubauer el Munkeno. En 1891 ili ekiris kune al novginea kolektvojaĝo. Li restis tie ĝis sia morto kaj kolektis en la ĉirkaŭaĵo de golfo Astrolabe. La Hungara Etnografia Muzeo konservas 7,000 objektojn da lia kolektaĵo.

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon