ABDAY Sándor [pr. abdai] estis hungara aktoro, teatrestro naskiĝinta en Kaposvár 2-an de februaro 1800 kaj mortinta en Satmaro la 18-an de novembro 1882.

Kariero redakti

Li debutis en 1817 en Debrecen kaj inter 1818 kaj 1820 li ludis en trupo de Dávid Kilényi, poste li memstariĝis. Ĝis 1849 li teatrestris. En 1860 li loĝis en Satmaro.

El liaj roloj redakti

  • Jaromir (Grillparzer: Ősanya);
  • Zrínyi (Körner);
  • Angelo (V. Hugo);
  • Moór Ferenc (Schiller: Haramiák);
  • Mandolino (Henneberg-Schikaneder: Csörgősapka);
  • Zajtay (Gaál I.: A peleskei nótárius).

Fonto redakti

  • Magyar Színházművészeti Lexikon