Asbóth Sándor [aŝbo’t ŝa’ndor] (Keszthely, 1810, 18-a de decembroBuenos Aires, 1868, 21-a de januaro.) hungara ĉefoficiro en la liberecbatalo de 1848, usona genaralo.

Sándor Asbóth
Persona informo
Naskiĝo 18-an de decembro 1811 (1811-12-18)
en Keszthely
Morto 21-an de januaro 1868 (1868-01-21) (56-jaraĝa)
en Bonaero
Tombo Arlingtona nacia tombejo
Lingvoj anglahungara
Ŝtataneco HungarioUsono
Parencoj Oszkár Asbóth
Lajos Asbóth
Okupo
Okupo oficirodiplomato
vdr
Asbóth Sándor (samepoka foto)

Li patro estis dungato de la keszthely-a grafo György Festetics (politikisto) kaj instruis en la Georgikon. Lia familio translokiĝis de tie en 1818 al Zombor. Lia patrino ne permesis al li, ke li same kiel sia frato Lajos [lajoŝ Ludoviko] elektu militaran profesion, tiel li ekstudis inĝenierecon. Li ekstudis en la Selmecbánya-a Mineja Akademio, kaj finstudie en la Pest (urbo) en Institutum Geometricum.

Ĝis 1836, li estis laboristo de la Buda-a Ĉefkonstruista Ofico, poste li laboris kiel akvoinĝeniero en la Ŝipada Direktantaro. En 1844, li eklaboris en Temesvár, en la Tutlanda Ĉefkonstruista Ofico, kie li estis vicdirektoro en la Ŝipada Subklaso, pli poste kiel gvidanto. Asbóth apogis la proponojn de István Széchenyi [seĉenji iŝtva’n], interalie konstruon de la Ĉenponto.

Somere de 1848, li anoncis sin en Nagybecskerek al la liberecbatala armeo. Ekde la 9-a de decembro de 1848, li iĝis ĉefstaba kapitano ĉe generalo VETTER Antal. Komence de 1849 li direktis la fortigajn laborojn de la komárom-a fortikaĵo. Li partoprenis en la batalo de Kápolnai, poste la 19-an de aprilo en la batalo de Nagysalló, oni povis konstrui ponton per lia direktado sur la rivero Garam.

Baldaŭ li ricevis la rangon de majoro kaj ekde la 16-a de julio jam agadis kiel subkolonelo – gvidanto de la militara klaso de guberniestra ofico de Lajos Kossuth.

Post malvenko de la hungara liberecbatalo, li sekvi Kossuth-on kie aloadjutanto al Turkio. Pli poste li plumigris al Usono, kie li atingis soldatan karieron: oni nomumis lin en 1863 militara komandanto de Okcident-Florido en generala rango. En 1864 li vundiĝis en batalo kontraŭ la sudanoj, tiel li ne povis plu batali.

En 1866, oni nomumis lin ambasadoro de Usono en Argentino kaj Urugvajo. Li mortis en Bonareo kaj oni entombigis lin en la loka, malnova soldata tombejo. Liajn cindrojn oni liverigis la 23-an de oktobro de 1990 al Usono kaj reentombigis ilin en Vaŝingtono, en la arlingtona nacia tombejo.

Laŭ kelkaj informoj, li starigis la unuan nigran taĉmenton.