Sándor Basilides
Sándor Basilides [ŝAndor bazilides], laŭ hungarlingve kutima nomordo Basilides Sándor estis hungara pentristo, gobelinisto, instruisto. Liaj fratoj estis Ábris Basilides, Barna Basilides kaj Zoltán Basilides.
Sándor Basilides | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Basilides Sándor |
Naskiĝo | la 3-an de februaro 1901 en Balassagyarmat (Hungario) |
Morto | la 25-an de majo 1980 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)oj | Zoltán Basilides • Barna Basilides • Ábris Basilides |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Sándor Basilides [1] naskiĝis la 3-an de februaro 1901 en Balassagyarmat, li mortis la 25-an de majo 1980 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Sándor Basilides akiris diplomon en Reĝa Belarta Altlernejo en 1928, sed li jam en 1925 ekspoziciis. Liaj plej gravaj instruistoj estis Ede Balló kaj Gyula Rudnay. Tiutempe inter 1924-1928 li estis asistanto en la altlernejo, krome li studvojaĝis al Italio en 1925 kun Barna Basilides. Li edziĝis en 1928. Inter 1936-1938 kaj 1942–1968 li instruis en industriarta gimnazio. En la lernojaro 1939 li havis stipendion en Romo. Li pensiuliĝis en 1968. Li ricevis 8 premiojn inter 1924-1962. Li ŝatis pentradi urbajn panoramojn, pejzaĝojn, ĝenropentraĵojn, krome li gvidis metiejon pri gobelinoj.
Elektitaj solaj ekspozicioj redakti
- 1933, 1941 Budapeŝto
- 1967 Balassagyarmat
- 1971 Miskolc
- 1983 Balatonfüred
- 2007 Székesfehérvár
Elektitaj grupaj ekspozicioj redakti
Elektitaj pentraĵoj redakti
- Szegényember-sorozat (serio) (1927-1931)
- Zsellérek
- Festők (1958)
- Patakpart (1960)
- Pihenő pásztorok
Plej grava gobelino redakti
- Buda a török hódoltság idején (1940)
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2017-12-04 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio